KGB

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la inteligenteca servo de Sovetunio. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la paĝon KGB (apartigilo).
Emblemo de KGB
Lubjanka, centra oficejo de KGB
La Monumento de la Viktimoj de KGB / NKVD en Vilniuso (Vilno), Litovio

KGB (ruse Комитет государственной безопасности, КГБ) (Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, Komitato pri Ŝtata Sekureco) estas Mallongigo de inteligenteca servo de Sovetunio inter 1954 kaj 1991.

Ĝia sidejo lokinta en Lubjanka, Moskvo. Post Dissolvo de Sovetunio, ĝi dividiĝis en la SVRR, inteligenteca servo pri eksterlanda informo, kaj la FSB, servo de kontraŭspionado.

Dum la malvarma milito, Kun CIA, KGB estis ĉefan informacan servon de Socialismaj ŝtatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historia fondinto povas esti nomata Feliks Dzerĵinskij - bolŝevika gvidanto, ĉefo de la unua soveta superpolica organizo t. n. "La Tutrusia Eksterordinara Komisiono", ruslingve Всероссийская Чрезвычайная Комиссия (Vserosiskaja Ĉrezviĉajnaja Komisija), kiu iĝis pli konata per siglo ЧК (prononce "Ĉeka"). Interesa rimarko: anoj de tiu organizo nomiĝis ĉekistoj, kaj tiu ĉi nomo apartenis al membroj de ĉiuj sekvaj rusiaj organizaĵoj pri ŝtata sekureco: GPU, NKVD, KGB kaj nun FSB. En 1953, Ministro pri enlandaj aferoj de USSR, Lavrentij Berija anekcis Ministerion pri Ŝtata Sekureco (MGB) en MVD, sian ministerion. Post la ekzekuto de Lavrentij Berija, Inteligenteca servo dispartiĝis el MVD. En 1954 establinta kiel Komitato pri Ŝtata Sekureco, sub la soveto de ministroj.

Dum la ekzisto, KGB administris inteligentecon (1-a ĉefoficejo), kontraŭspionadon (2-a ĉefoficejo), gvatadon de militfortoj (3-a ĉefoficejo), protekton de altpostenuloj (9-a ĉefoficejo), ktp.

En 1991, post la Aŭgusta puĉo, KGB fakte haltigis siajn aktivecojn. La 3-an de decembro 1991, KGB oficiale dissoviĝis.

Ĉefoj[redakti | redakti fonton]

  • Ivan Serov (1954-1958)
  • Aleksandr Ŝelepin (1958-1961)
  • Vladimir Semiŝĉastnij (1961-1967)
  • Jurij Andropov (1967-1982)
  • Vitalij Fedorĉuk (1982)
  • Viktor Ĉebrikov (1982-1988)
  • Vladimir Kruĉkov (1988-1991)
  • Leonid Ŝebarŝin (1991)
  • Vadim Bakatin (1991)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]