Aŭgusta puĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aŭgusta puĉo
1991 coup attempt1.jpg
T-80 Tankoj en Ruĝa Placo. Moskvo, 1991.
Daŭro: 19-a de Aŭgusto 1991 - 21-a de Aŭgusto 1991
Loko: Moskvo, Sovetunio
Rezulto: Dissolvo de Sovetunio
Flankoj
Flag of the Soviet Union (1955-1980).svg GKĈP:
Flag of the Soviet Union (1955-1980).svg Soveta Armeo
Flag of the Soviet Union (1955-1980).svg KGB
Flag of the Russian SFSR.svg RSFSR:
Flag of the Russian SFSR.svg Supera Soveto de Rusia SFSR
Flag of the Soviet Union (1955-1980).svg Sovetiaj civitanoj
Komandantoj
Flag of the Soviet Union (1955-1980).svg Gennadij Janajev
Flag of the Soviet Union (1955-1980).svg Dmitrij Jazov
Flag of the Soviet Union (1955-1980).svg Vladimir Krjuĉkov
Flag of the Soviet Union (1955-1980).svg Miĥail Gorbaĉov
Flag of the Russian SFSR.svg Boris Jelcin
Flag of the Russian SFSR.svg Ivan Silajev
v  d  r
Information icon.svg

Aŭgusta puĉo (ruse Августовский путч) estis klopodo de puĉo nome de ŝtatrenverso (alivorte malsukcesa puĉo) fare de Sovetiaj altpostenuloj kaj politikistoj kontraŭ Gorbaĉov.

La 18-an aŭgusto 1991, la grupo de puĉistoj deklaris sin la Ŝtata Komitato pri Krizostato (mallonge: ŜKK; ruse Государственный комитет по чрезвычайному положению, mallonge ГКЧП, GKĈP) planis forigon de Gorbaĉov kaj nuligon de nova unia traktato. Sed multaj Sovetiaj civitanoj kaj respublikoj protestis kontraŭ puĉistoj, do la puĉo fiaskis post tri tagoj. Fiasko de la puĉo finis ekzistadon de la centra registaro, kio rapidigis disfalon de Sovetunio.

Kune kun revolucioj de 1989, la popolaj protestoj kontraŭ la puĉo estas inter la plej famaj kaj sukcesaj ekzemploj de civitana rezistado en la historio de USSR kaj aliaj socialismaj ŝtatoj.[1]

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la politika krizo en 1991, konfrontiĝo inter reformistoj kaj konservativuloj en la politika elito atingis kulminon. Post la Sovetia tutpopola referendumo de marto 1991, la Sovetia prezidanto Miĥail Gorbaĉov permesis ŝanĝojn de federacia strukturo, donis suverenecon kaj pli da aŭtoritato al la federaciaj respublikoj. Tamen, konservativaj politikistoj ne konsentis tiun restrukturigon kaj publike kondamnis Gorbaĉov.

En julio 1991, dum la procezo de Nova unia traktato, prezidento de RSFSR Boris Jelcin proponis al Gorbaĉov anstataŭigi plurajn altrangulojn en la federacia registaro. Tiu informo alarmis tiujn politikistojn, inkluzive de vicprezidento Janajev, estro de la KGB Krjuĉkov, defendoministro Jazov kaj la aliaj. Ili planis haltigi la subskribon de traktato kaj forigi Gorbaĉov.

La 18-an de aŭgusto, Janajev kaj liaj kolegoj flugis al daĉo de Miĥail Gorbaĉov en Foroso (Krimeo). Janajev kaj liaj kolegoj proponis la rezignon de Gorbaĉov, sed li rifuzis, do estis blokita en sia daĉo. Dume en Moskvo la Tamana kaj Kantemirova divizioj de Soveta Armeo direktis siajn trupojn al la centro de Moskvo.

La 19-an de aŭgusto, la puĉistoj anoncis, ke Gorbaĉov eksiĝis pro "malbona sanstato", kaj deklaris la krizostaton en Sovetunio. Post tiu anonco multaj Sovetiaj civitanoj tra la lando protestis kontraŭ GKĈP kaj postulis revenon de Gorbaĉov. En Moskvo kaj Leningrado civitanoj manifestaciis kaj blokis armeajn trupojn, la baltiaj respublikoj (Estonio, Latvio, Litovio) malagnoskis la federacian povon en siaj teritorioj. Usono kaj Eŭropa Komunumaro kritikis la puĉistojn, kaj Prezidanto de Usono George H. W. Bush ordonis haltigi ekonomian helpon al Sovetunio.[2]

La puĉistoj planis atakon de Supera Soveto de Rusio nokte de la 20-a de aŭgusto, kun specialaj unuoj de KGB "Alfa" kaj "Vimpel". Sed la atako ne okazis, ĉar la komandantoj de tiuj taĉmentoj kontraŭis ĝin por eviti civilulajn perdojn.[3] Generalo Aleksandr Lebed raportis pri la planota atako al Jelcin, dum la komandanto de "Alfa" Viktor Karpuĥin rifuzis ĝin.[4][5] Poste Karpuĥin memoris tion ke li ne ricevis ordonon, kaj li raportis miloj civitanoj kolektiĝis antaŭ Supera Soveto de Rusio. Laŭ lia memorio, Kruĉkov ne ordonis atakon.[6]

Nokte de la 21-a de aŭgusto interpuŝiĝo de civitanoj kaj kirasita transportilo de armeo kaŭzis tri viktimojn inter la defendantoj de la Blanka Domo.[7] La 21-an de aŭgusto la puĉistoj planis kunveni kun Gorbaĉov. Tamen, li rifuzis la kunvenon, kaj ordonis elpostenigon de la puĉistoj. Post kiam la Prokuroro de Sovetunio ordonis ilian areston de puĉistoj, la puĉo finiĝis.

Kiel rezulto de la puĉo, la 26-an de aŭgusto Supera Soveto de Sovetunio haltigis aktivecojn de KPSU en USSR, kaj la 6-an de novembro Jelcin malpermesis Komunistan Partion de Sovetunio en RSFSR.[8] Gorbaĉov perdis la politikan potencon, kaj multaj respublikoj proklamis sendependecon inter aŭgusto kaj decembro 1991. La 21-an de decembro, Jelcin kaj respublikaj prezidantoj jesis establi novan politikan enton konatan kiel Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ). La 25-an de decembro 1991 Gorbaĉov anoncis sian eksiĝon de la prezidanta posteno, kio markis la finon de Sovetunio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Civitana rezistado en la Orienteŭropaj kaj Sovetiaj Revolucioj angle Adam Roberts, The Albert Einstein Institution, 1991.
  2. La Sovetia krizo: Bush kondamnas Sovetian puĉon kaj petas por ĝia renverso angle 20-a de aŭgusto 1991, The New York Times.
  3. GKĈP: Prozeso, kio ne irigis ruse, 23-a de julio 2003, Novaja Gazeta.
  4. "Ili rifuzis ataki Blankan Domon (Они отказались штурмовать Белый Дом)" ruse, 28-a de aŭgusto 1991, Literaturnaja Gazeta, p.5.
  5. Varma aŭgusto de 1991 jaro ruse, 11-a de septembro 2013, Literaturnaja Gazeta.
  6. Komandanto "Alfa" Viktor Karpuĥin ruse, 5-a de julio 2012, Vojennoje obozrenie.
  7. Tunelo en sango ruse, 26-a de aŭgusto 1991, Kommersant.
  8. Dekreto de Prezidanto de RSFSR "pri aktivecoj de KPSU kaj KP RSFSR" (ruse), 6-a de novembro 1991.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]