Movado de Nealiancitaj Landoj
Movado de Nealiancitaj Landoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
internacia organizaĵo | ||
Dum | 1-a de septembro 1955 – | |
Fondodato | 1-a de septembro 1955 | |
Sidejo | Centra Ĝakarto | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Movado de Senaliancaj Ŝtatoj, Senalianca Movado aŭ Movado de Senblokaj Ŝtatoj (angle Non-Aligned Movement, NAM) estas internacia organizaĵo (grupo de ŝtatoj) kiuj ne apartenas al milita alianco (NATO, la "Okcidenta Bloko" aŭ Varsovia pakto, la "Orienta Bloko") kaj kiuj tenis sin neŭtralaj en la Malvarma Milito. En 2019, la movado havis 120 membrojn kaj 25 observantajn landojn[1]. La landoj de la movado de nealiancitaj landoj reprezentas preskaŭ du trionojn de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj 55% de la monda loĝantaro.
Celo[redakti | redakti fonton]
La Havana Deklaracio de 1979 diris, ke la celo de la organizaĵo estas helpi landojn konservi sian "nacian sendependecon, suverenecon, teritorian integrecon kaj la sekurecon de la nealiancitaj landoj" en sia "lukto kontraŭ imperiismo, koloniismo, novkoloniismo, rasismo kaj ĉiuj formoj de fremda agreso, okupado, regado, enmiksiĝo aŭ hegemonio, samkiel kontraŭ granda potenco kaj blokpolitiko." Ĉi tio signifas, ke ili volis regi siajn landojn sen ke nek la ĉefaj kapitalismaj ŝtatoj nek la ĉefaj socialismaj ŝtatoj diktas al ili kiel.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis fondita laŭ iniciato de la jugoslavia prezidento Tito, la egipta ŝtatestro Nasser, la barata ĉefministro Nehru kaj la indonezia prezidento Sukarno. La organizaĵo ekaktivis en sia unua kunsido 1961 en Beogrado. La organizaĵo kreskis multe dum la 1960-aj jaroj, kaj al ĝi aliĝis multaj afrikaj kaj aziaj ŝtatoj. Pintaj konferencaj okazis i.a. en Kairo kaj Lusako. Dum la 1970-aj jaroj la sveda ĉefministro Olof Palme interesiĝis pri la Senalianca Movado kaj vidis en ĝi ŝlosilan rolon por malarmado kaj paco en la mondo. Olof Palme, Indira Gandhi, Tito kaj Julius Nyerere estis tiam gravaj gvidantoj en la Senalianca Movado.
La organizaĵo kondamnis la disdividon en du aliancoj ("blokoj") dum la Malvarma Milito pro la risko de Tria Mondmilito, kaj subtenis pacan kunekzistadon kaj malarmadon. Ĝia celo estas la samrajteco inter la ŝtatoj kaj pozitiva ekonomia evoluo de ĝiaj membroŝtatoj. Hodiaŭ "Nordo-Sudo-demandoj" kaj nova ekonomia mondordo estas inter la demandoj diskutataj en la Senalianca Movado.
Hodiaŭ la Senalianca Movado havas ne malpli ol 120 membroŝtatoj. Kune ili reprezentas 55% de la monda loĝantaro kaj havas preskaŭ du trionojn de la voĉoj en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. La kreskanta nombro de membroŝtatoj tamen malfaciligas interkonsentojn por komuna politiko. Kun la fino de la Varsovia pakto ĝi perdis signifon. Tamen en la 2003-a kunveno en Malajzio, la 2006-a en Havano, la 2009-a en Ŝarm el Ŝeiĥ kaj la 2012-a en Teherano estis klopodoj ragajnigi al ĝi signifon. De 2009 ĝis 2012 la prezida lando estis Egiptio, de 2012 ĝis 2015 estis Irano.
Nomo[redakti | redakti fonton]
En esperantaj tekstoj oni povas trovi plurajn malsamajn nomformojn por la organizaĵo, ekzemple Organizaĵo de Neligitaj Landoj, Movado de Nealiancintaj Landoj, ktp.
Ĝeneralaj sekretarioj[redakti | redakti fonton]
Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]
Oficiala retejo Arkivigite je 2020-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (en) "Arkivigita kopio" Arkivita el la originalo la 27-an de julio 2011.