Nicolás Maduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolás Maduro
Persona informo
Nicolás Maduro Moros
Naskonomo Nicolás Maduro Moros
Naskiĝo 23-an de novembro 1962 (1962-11-23) (61-jaraĝa)
en Karakaso,  Respubliko Venezuelo (1953-1999)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko La Casona • Miraflores Palace vd
Ŝtataneco Venezuelo vd
Partio Movado por Kvina Respubliko vd
Subskribo Nicolás Maduro
Familio
Edz(in)o Cilia Flores vd
Amkunulo Cilia Flores vd
Infanoj Nicolás Maduro Guerra vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto • sindikatisto • busoŝoforo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolás Maduro Moros (naskiĝis la 23-an de novembro 1962), estas venezuela politikisto kaj Prezidento de Venezuelo ekde aprilo 2013, de oktobro 2012 ĝis lia elekto kiel Prezidento li estis Vicprezidento de Venezuelo, plejparte sub Prezidento Hugo Chávez. Li estis ministro pri eksterlandaj rilatoj de aŭgusto 2006 ĝis januaro 2013. Li estas priskribita kiel "agrabla eksa busŝoforo kiu fariĝis sindikatestro, parlamentano, ministro", kaj la "plej kapabla administranto kaj politikisto en la interna rondo de Chávez."

La protestoj en la ĉefurbo Karakaso kontraŭ Maduro

Je la 8-a de novembro 2012, dum televida alparolo anoncanta ke li veturos ree al Kubo por urĝa operacio pro la reokazo de kancero, Chávez nomis Maduron kiel lia posteulo "se io ajn okazus al mi." Diosdado Cabello deklaris sian subtenon de la decido. Chávez estis mortonta la 5-an de marto 2013.

Naskiĝis li en Karakaso, kaj edukiĝis en la Liceo Ávalos, publika mezlernejo okcidenta de la urbo. Busŝoforo, li komencis sian karieron politikan kiel neoficiala sindikatisto dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam la sindikatoj estis ankoraŭ malpermesataj. Li edziĝis kun Cilia Flores, simile aktivulino.

En 1992 Hugo Chávez enkarceriĝis pro fiaska puĉo, sed en 1994 Maduro kaj lia edzino, Cilia Flores, sukcesis liberigi lin. Maduro iĝis parlamentano en 1998. Je la 9-a de aŭgusto 2006, li estis nomita ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj je la 13-a de oktobro 2012, vicprezidento.

De la 5-a de marto 2013 li plenumis la devojn de prezidento de Venezuelo, kaj de la 19-a de aprilo oficiale ekoficis, kaj de la 10-a de januaro 2019 oficiale ekoficis kiel prezidento de Venezuelo en la dua oficperiodo.

Meze de januaro 2019 komenciĝis akraj surstrataj protestoj por forigi lin de la posteno de prezidento pro la terura falo de la ekonomio de la lando.

La 26-an de marto 2020 la Usona Departmento de Justico anoncis akuzojn kontraŭ Nicolás Maduro kaj altrangaj oficaluloj pri droga terorismo pro ties kunlaboro kun gerilanoj strebantaj venigi kokainon al Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]