Mahathir bin Mohamad
Mahathir bin Mohamad | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Mahathir bin Mohamad | |||||
Naskonomo | Mahathir bin Mohamad | ||||
Naskiĝo | 10-an de julio 1925 (97-jara) en Alor Setar, Nefederaciiĝintaj Malajaj Ŝtatoj | ||||
Religio | sunaismo [#] | ||||
Lingvoj | malaja • angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Malajzio [#] | ||||
Alma mater | Universitato Malaja • Nacia Universitato de Singapuro • Yong Loo Lin School of Medicine [#] | ||||
Partio | Unuiĝinta Malaja Nacia Organizaĵo [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Mohamad bin Iskandar [#] | ||||
Patrino | Wan Tempawan Wan Hanapi [#] | ||||
Gefratoj | Habsah Mohamad • Murad Mohamad • Rafeah Mohamad • Mashahor Mohamad • Omar Mohamad • Johora Mohamad • Mustaffa Mohamad • Mahadi Mohamad [#] | ||||
Edz(in)o | Siti Hasmah Mohamad Ali [#] | ||||
Infanoj | Marina Mahathir • Mokhzani Mahathir • Mukhriz Mahathir • Mirzan Mahathir • Melinda Mahathir • Mazhar Mahathir [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Tun M • Dr M [#] | ||||
Okupo | politikisto • kuracisto • verkisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tun D-ro Mahathir bin Mohamad (n. 10-a de julio 1925) estis la kvara ĉefministro de Malajzio de 1981 ĝis 2003, kaj sekve en 2018 ĝis 2020. Lia politika kariero daŭris dum 75 jaroj. Antaŭ sia politikistiĝo li laboris kiel infankuracisto en la insularo Langkawi.
D-ro M., kiel li kromnomiĝas, atingis povon en la 70-aj jaroj dum membriĝo en la partio UMNO, kiu ĉiam aŭ memregis aŭ kunregis la landon. Tiel li estis gvidanta politikisto de la koalicio Barisan Nasional en kiu UMNO kaj aliaj partioj unuiĝas la diversajn popolojn de multetna landego.
Ĝis hodiaŭ Dr. Mahathir membras en la aro de la famaj sudorientasiaj politikistoj. Kvankam lia gvidado ne estis klare demokrata, sendube li atingis celojn pro moderniĝo de Malajzio. Cetere la popolo estimas lian kritikemon al la politiko de Usono kaj Izraelo. Ekzemple larĝaj grupoj en Malajzio poris liajn paroladon ĉe kunveno okaze de la Tago de Homaj Rajtoj en septembro 2005 en kiu li akuzis Usonon pro ŝtata terorismo: [1] "Kiuj estas la teroristoj? La homoj surtere kiuj estas bombataj aŭ la bombantoj?"