Nacia Universitato de Singapuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Universitato de Singapuro
aŭtonoma universitato • esplorada universitato • eldonejo de malfermita aliro • organizaĵo
Informoj
fondodato 1905
Situo
Geografia situo 1° 17′ 44″ N, 103° 46′ 36″ O (mapo)1.2955555555556103.77666666667Koordinatoj: 1° 17′ 44″ N, 103° 46′ 36″ O (mapo)
lando Singapuro
poŝtkodo 119077
Estraro
ĉefestro(j) Hsieh Fu Hua vd
Nombroj
nombro de studentoj 30 098 vd (stato: septembro 2018)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Internacia Alianco de Esploruniversitatoj
• OpenPOWER Foundation
• ORCID
• DataCite
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo vd
filiita al
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo vd
filioj
• Mechanobiology Institute, Singapore
• Lee Kong Chian NUS-Stanford Initiative on Southeast Asia, National University of Singapore
• Centre for BioImaging Sciences
• National University of Singapore Faculty of Science
• NUS Faculty of Arts and Social Sciences
• National University of Singapore Faculty of Law
• NUS Libraries vd
Nacia Universitato de Singapuro (Singapuro)
Nacia Universitato de Singapuro (Singapuro)
DEC
Nacia Universitato de Singapuro
Nacia Universitato de Singapuro
Map
Nacia Universitato de Singapuro
vdr

La Nacia Universitato de Singapuro (angle : National University of Singapore, malaje : Universiti Kebangsaan Singapura, mandarene : 新加坡国立大学, tamile : சிங்கப்பூர் தேசிய பல்கலைக்கழகம், aŭ akronime NUS ) estas aŭtonoma esplora universitato en Singapuro kiu estis fondita en 1905. kiel kolegio por medicino, igante ĝin la plej maljuna akademia institucio en la lando. Krom tio, la universitato ankaŭ estas la plej granda en Singapuro, kaj ankaŭ estas konsiderata la plej bona universitato en Azio. La ĉefa kampuso de NUS situas en la sudokcidenta parto de Singapuro, kaj kovras areon de ĉirkaŭ 0.58 kvadrataj mejloj. La universitato estas membro de pluraj aliancoj kaj kunlaboroj en Orienta Azio kaj sur la tutmonda nivelo; en la Asocio de Alteduko-Institucioj en Sudorienta Azio, en la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj Universitata Reto, en la reto Universitas 21, membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj, membro de la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo, a membro de Internacia alianco de esploraj universitatoj kaj aniĝas ĉe la Monda Forumo de Gvidantoj de Universitato.

Historio[redakti | redakti fonton]

En septembro 1904, loka iniciato estis ricevita establi lokan medicinan kolegion. En 1912, la medicina fakultato ricevis donacon de 120 mil dolaroj de fonduso nomita laŭ Edward la 7-a, Reĝo de Britio. En 1928, lernejo por sociaj sciencoj kaj artoj estis establita. En 1949 la du institucioj kunfalis en unu institucion por renkonti la altedukbezonojn de la Federacio de Malajo kaj Singapuro. La rapida kresko de la institucio kondukis al la establado de kampuso en Singapuro kaj kampuso en Kuala-Lumpuro. La kampuso en Singapuro estis deklarita la nacia universitato en 1962. Tiu ĉi universitato estis kunfandita kun alia universitato en 1980 [1].

Akademia organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato inkluzivas 17 fakultatojn kaj lernejojn:

  • Fakultato de Artoj kaj Sociaj Sciencoj
  • Fakultato de Dentokuracado
  • La Fakultato de Planado kaj Medio
  • Fakultato de Inĝenierio
  • Fakultato de Juro
  • Fakultato de Scienco
  • Komerca Lernejo
  • Lernejo de Komputado
  • Duke-NUS Lernejo de Medicino
  • Lernejo de Atestado en Inĝenieristiko kaj Scienco
  • Lernejo de Medicino
  • Lernejo de Muziko
  • Lernejo de publika sano
  • Lee Kuan Yew lernejo de publika politiko
  • Kolegio de la Sep liberaj artoj
  • Pliaj studoj kaj de la daŭro de la vivo
  • Programo de Universitataj Stipendioj

Internaciaj rangigoj[redakti | redakti fonton]

La Nacia Universitato de Singapuro estas konsiderita unu el la plej bonaj en la mondo, kaj estas metita en multaj rangotabeloj:

  • Ŝanhaja rangotabelo - pozicio 67 (2019)
  • QS-rangotabelo - pozicio 11 (2020)
  • Times Higher Education - pozicio 25 (2020)

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NUS, About, The NUS Story.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]