Publika sano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tutmondaj ĵurnaloj pri vakcino kontraŭ poliomjelito (13-a de aprilo 1955)

Publika sano referencas al "la scienco kaj arto preventi malsanon, plilongiganta vivon kaj helpante sanon pere de organizitaj klopodoj kaj informitaj elektoj de socio, organizoj, kaj publikaj kaj privataj, komunumoj kaj individuoj."[1] Ĝi rilatas al minacoj kontraŭ la sano bazitaj sur loĝantarsanaj analizoj. La koncerna loĝantaro povas esti tiom malgranda kiel grupeto de personoj, or tiom granda kiel la tuto de loĝantoj de kelkaj kontinentoj (por ekzemplo, ĉe la kazo de pandemio). La dimensioj de sano povas enhavi "staton de kompleta fizika, mensa kaj socia bonfarto kaj ne sole la foresto de malsano aŭ malsaneco", kiel difinita de la Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj.[2] Publika sano aligas interfakajn alproksimiĝojn de epidemiologio, biostatistiko kaj sanservoj. Media sano, komunuma sano, kondutosano, sanekonomiko, publika politiko, asekurmedicino kaj laborprotekto estas aliaj gravaj subfakoj.

La fokuso de la interveno de la publika sano estas plibonigi sanon kaj kvaliton de vivo pere de preventado kaj traktado de malsanoj kaj de aliaj fizikaj kaj mensaj sankondiĉoj. Tio faratas pere de priatentado de kazoj kaj de sanindikiloj, kaj pere de helpado al sanigaj kondutoj. Ekzemploj de oftaj publiksanaj politikoj estas stimulado de manlavado, mamnutrado, vakcinado, kaj liverado de kondomoj por kontroli la disvastigon de venereaj malsanoj.

Moderna publiksana praktikado postulas interfakajn teamojn de publikaj sanlaboristoj kaj profesiuloj kiaj kuracistoj specializitaj en publika sano/komunuma medicino/infekta malsano, psikologoj, epidemiologoj, biostatistikistoj, helpaj kuracistoj, flegistoj, akuŝistoj, medicinaj mikrobiologoj, primediaj sanlaboristoj / publiksanaj inspektistoj, farmaciistoj, apotekistoj, denthigienistoj, dietistoj kaj nutristoj, bestokuracistoj, publiksanaj inĝenieroj, publiksanaj advokatoj, sociologoj, komunumdisvolvigaj laboristoj, komunikfakuloj, bioetikistoj, kaj aliaj.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Winslow, Charles-Edward Amory (9a Jan, 1920). “The Untilled Fields of Public Health”, Science 51 (1306), p. 23–33. doi:10.1126/science.51.1306.23. 
  2. Frequently asked questions el "Preamble to the Constitution of the World Health Organization" adoptita de Internacia Sankonferenco, 1946
  3. (2005) Building the public health workforce for the 21st century. Ottawa: Public Health Agency of Canada. OCLC 144167975.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]