Poliomjelito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutmondaj ĵurnaloj pri vakcino kontraŭ poliomjelito (13-a de aprilo 1955)

Poliomjelitoinfana paralizo estas virusa paraliza malsano. La viruso eniras la korpon buŝe, infektante la inteston. Ĝi povas pluiri al la sangotuboj kaj en la centran nervan sistemon, kaŭzante paralizon kaj muskolan malfortiĝon.

Unuan sukcesan vakcinon faris Jonas Salk kaj evoluigis Albert Sabin.

Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?[redakti | redakti fonton]

En majo 1980 la Monda Organizaĵo pri Sano sciigis, ke variolo estas forigita en la tuta mondo. Tiun daton la homaro devus ĉiujare soleni kiel ĉefan feston. Unuiĝintaj Nacioj, agnoske al la kontribuo de la angla kuracisto Edward Jenner en la kontraŭ-variola vakcinado, povus senerare glori lin kiel bonfaranton de la tuta homaro. Pli ol 3000 jarojn variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran malsanulon, blindigante multajn aliajn kaj lasante por ĉiam sur la vizaĝo de ĉiu postvivanto cikatrojn de tiu malsano. Kaj jen nun, danke al scienco kaj insista agado de multaj miloj da medicinistoj, la plej danĝera malsano estis eliminita. Tiu sukceso inspiris la homaron provi atingi similajn rezultojn en eliminado de iuj aliaj malsanoj. Inter ili la plej grandaj esperoj estis ligitaj kun la eblo de likvido de poliomjelito.

Kio estas poliomjelito?

Poliomjelito estas tiel antikva malsano kiel variolo. Estis trovita egipta bareliefo (1580-1350 jaroj a.K.), sur kiu estas figurita pastro kun paralizita kaj atrofia dekstra piedo tipa por la sekvoj de poliomjelito. Kvankam poliomjelito ne estis tiom disvastiĝinta kaj pereiga malsano kiel variolo, tamen en diversaj historiaj periodoj okazis epidemiaj eksplodoj de la malsano, kies sekvoj estis multenombraj paralizoj, ekzemple, ili estas priskribitaj en la verkoj de la greka kuracisto Hipokrato. En la unua duono de la 20a jarcento grandskalaj epidemioj de poliomjelito okazis en multaj landoj de Eŭropo, precipe en Britio, Danio, landoj de Skandinavio ktp, sed ankaŭ en Usono, Kanado, Sovetunio kaj aliaj. Estas konate, ke la usona prezidanto Franklin Roosevelt, pro la sekvoj de poliomjelito, devis sin movi en speciala kaleŝo. En 1909 estis evidentigita la virusa kaŭzo de la malsano kaj baldaŭ post tio estis trastuditaj la mekanismoj de infektiĝo kaj vojoj de la transmisio de poliomjelito. La primara lokalizado de la virusoj estas epitelio kaj limfa histo de la faringo, de kie ili povas eliĝi kaj disvastiĝi aerogute. Sed la ĉefa lokalizado de la virusoj de poliomjelito estas la homa intestaro, de kie ili eliĝas kun fekaĵo kaj transmisiiĝas per infektitaj akvo, laktaĵo, legomoj, manoj ktp. Ankaŭ muŝoj povas transporti virusojn de poliomjelito kaj infekti nutraĵon.

La virusoj povas longe (dum 3-4 monatoj) resti vivkapablaj en la ekstera medio. Ĉe pli ol 90 % da infektitoj okazas nur sensimptoma virusportado en la intestaro. La paraliziga formo de poliomjelito aperas nur ĉe malpli ol unu procento de infektitoj, kiam la virusoj el la epitelio de la intestaro penetras la sangon, de kie ili atingas la antaŭajn kornojn de la spina medolo kaj la cerbon. Pro la detruo de neŭronoj (nervaj ĉeloj) ĉe malsanuloj aperas muskola atrofio kaj paralizoj, plej ofte de la kruroj. En gravaj kazoj, kiam estas frapita la cerbo, la malsanulo povas perei. La malsanuloj izoliĝas kaj kuraciĝas en infektaj malsanulejoj. Oni efektivigas desinfekton. Personoj kun la sekvoj de poliomjelito bezonas ortopedian helpon.

Bezonaĵoj por la likvido de poliomjelito

Albert Sabin

Dum 1954-1955 en Usono aperis la unua efika kaj sendanĝera kontraŭ-poliomjelita vakcino, kreita de doktoro Jonas Salk. Ĝi enhavas mortigitajn poliovirusojn de tri tipoj, kontraŭ kiuj la organismo ellaboradas defendajn antikorpojn. La vakcinon oni enigas en la organismon per injektoj. Sed vakcino havas gravan nesufiĉecon: ĝi stimulas fabrikadon de antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, trovitajn nur en la sango, sed ne tiujn en la intestaro. Do, la vakcino sukcese protektas la organismon kontraŭ paralizigaj formoj de poliomjelito, sed ne evitas la virusportadon, t.e. ne sendanĝerigas la ĉefajn fontojn de infektado. Post du jaroj, la usona doktoro Albert Sabin malkovris kontraŭ-poliomjelitan vakcinon, entenantan vivajn, sed malfortigitajn (atenuiĝajn) poliovirusojn de tri tipoj. Kontraŭ ili en la organismo produktiĝas antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, kiuj ne nur penetras la sangon, sed ankaŭ loĝas en la intestaro. Do, la vakcino de Sabin protektas la organismon ne nur kontraŭ paralizigaj formoj de la malsano, sed ankaŭ kontraŭ virusportado en la intestaro. La vakcino de Sabin havas ankoraŭ unu preferindecon: ĝin oni enigas en la organismon perbuŝe, en formo de gutoj. Sed ĝi ne estas tute sendanĝera: ĉe unu el du milionoj da vakcinitoj (aŭ eble kelkaj kazoj el unu miliono) povas aperi simptomoj de vakcinorilata poliomjelita paralizo. Sed la kapableco de la vakcino preventi la disvastigon de poliomjelito multe superas tiun difekton.

Hilary Koprowski- la inventinto de la unua efektiva polio-vakcino[redakti | redakti fonton]

Hilary Koprowski (legu: Hilari Koprovski), Varsovio, 2007

Hilary Koprowski [Hilari Koprovski] (naskiĝis la 5-an de decembro 1916 en Varsovio, mortis la 11-an de aprilo 2013 en Filadelfio) estis pola-usona virusologo kaj imunologo; ano de la Pola Scienca Akademio, ano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, profesoro de la Thomas Jefferson Universitato en Filadelfio; inventinto de la unua efektiva polio-vakcino.

En 1988 Asembleo de la Monda Organizaĵo pri Sano akceptis rezolucion pri forigo de poliomjelito ĝis la jaro 2000. Tia certeco baziĝis sur la alta efektiveco de la viva kontraŭ-poliomjelita vakcino de Sabin. Tamen post la jaro 2000 oni kelkfoje prokrastis la tempolimojn de elimino de poliomjelito. Sed kvankam la forigo de la malsano ankoraŭ ne estas atingita, en la lukto kontraŭ poliomjelito jam estas signifaj sukcesoj. Poliomjelito jam oficiale estas eliminita en Ameriko, Eŭropo, Rusio, Ĉinio kaj en multaj aliaj landoj de Azio kaj de Pacifiko.

Kompare kun 1988, la kvanto de infektitaj homoj en la mondo en 2008 malpligrandiĝis je 99 %, kaj la kvanto de endemiaj landoj dum tiu periodo malpliiĝis de 125 ĝis 4 (Barato, Pakistano, Afganio kaj Niĝerio), en kiuj estas disvastiĝintaj poliovirusoj de la 1a kaj 3a tipoj, dum la 2a tipo jam estas tutmonde eliminita. La kaŭzoj de la persisteco de la poliovirusoj en tiuj regionoj estas nesufiĉa vakcinado, difektoj en higieno ktp. Sed krom endemiaj regionoj, poliomjelito de tempo al tempo registriĝas ankaŭ en iuj aliaj landoj. Antaŭ kelkaj jaroj estis epidemio de la malsano en Namibio, kie la plimulto de malsanuloj estis plenaĝuloj. Malsanuloj estis registritaj ankaŭ en Angolo, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo kaj aliaj afrikaj landoj. Printempe de 2010, epidemio de poliomjelito eksplodis en Taĝikio – la malsano verŝajne estis enportita el endemia Afganio. Kun migrantoj kelkaj kazoj de poliomjelito el Taĝikio estis enportitaj en Rusion, kaj unu malsanulo mortis. En ĉiuj landoj oni enigas vakcinadon en la kalendaron de devigaj vakcinadoj. Sed en la endemiaj regionoj kaj en tiuj, kie estas granda minaco de enportado de poliomjelito, krome oni okazigas tiel nomatajn naciajn tagojn de vakcinado. Tiam oni vakcinas samtempe ĉiujn infanojn ĝis 3-5-jarajn, kio ĉesigas la cirkuladon de la virusoj inter homoj. Tio, ekzemple, antaŭnelonge okazis en Barato, kiam dum unu tago estis vakcinitaj perbuŝe 180 milionoj da infanoj malpli ol 5-jaraj. En tiu kampanjo partoprenis, krom enlandaj medicinistoj, multaj miloj da volontuloj el diversaj landoj.

En la landoj, kie oni uzas por vakcinado la vivan vakcinon de Sabin, registriĝas ege malofte vakcinorilataj kazoj de paralizoj, verŝajne ĉe personoj kun nesufiĉa imunstato. Tial en iuj landoj, kie poliomjelito estas likvidita, por evitigi postvakcinajn komplikiĝojn, nun oni akceptas nur la vakcinon de Salk, entenantan mortigitajn poliovirusojn. Sed en la landoj, kie ankoraŭ registriĝas poliomjelito, necesas uzi por vakcinado la vakcinon de Sabin, ĉar la vakcino de Salk ne estas kapabla preventi la virusportadon.

Konkludo

La eliminado de poliomjelito en grandegaj teritorioj – Ameriko, Eŭropo, multaj landoj de Azio kaj de Pacifiko, kie ankoraŭ antaŭ 60-70 jaroj furiozis epidemioj de la malsano – esperigas, ke la fina celo, likvido de poliomjelito, realigeblos. Tamen nun ekzistas kvar endemiaj regionoj, kie poliomjelito persistas. Tio ankaŭ prezentas minacon de elportado de la malsano en aliajn landojn. Sed sen pli aktiva internacia helpo, la gvidantaro kaj medicinistoj de endemiaj regionoj ne povos ŝanĝi la situacion, des pli en tiuj landoj, kie estas multe da aliaj problemoj: malriĉeco, ĉiujaraj inundoj, enlandaj militaj konfliktoj (Afganio), malsato, aidoso, malario (multaj regionoj de Afriko), kaj eĉ miskompreno pri la efikoj kaj celoj de vakcinado mem. Nun ekzistas speciala fonduso de Monda Organizaĵo pri Sano por la kontraŭago al aidoso, tuberkulozo, malario. La kreado de simila fonduso ne malpli gravas por la elradikigo de poliomjelito. La finfaro de likvido de poliomjelito estas celo por la homaro tiel grava kaj nobla kiel tiu de variolo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kluger Jefferey (2004). Splendid Solution - Jonas Salk and the Conquest of Polio. New York: G. P. Putnam's Sons. ISBN 0-399-15216-4. [1]
  • Oshinsky, David M. (2005). Polio: an American story. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-515294-8. [2]
  • Shaffer, Mary M.; Bernard Seytre (2005). The death of a disease: a history of the eradication of poliomyelitis. New Brunswick, N.J: Rutgers University Press. ISBN 0-8135-3677-4. [3]
  • Shell, Marc (2005). Polio and its aftermath: the paralysis of culture. Cambridge: Harvard University Press. ISBN 0-674-01315-8. [4]
  • Wilson, Daniel J. (2005). Living with polio: the epidemic and its survivors. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-90103-3. [5]
  • Wilson, Daniel J.; Julie Silver (2007). Polio voices: an oral history from the American polio epidemics and worldwide eradication efforts. New York: Praeger. ISBN 0-275-99492-9. [6]