Universitato Malaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Malaja
Ĉefa pordego
Ĉefa pordego
universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Ilmu Puncha Kemajuan
Scio estas la Fonto de Progreso
Informoj
fondodato 1934
Situo
Geografia situo 3° 7′ 15″ N, 101° 39′ 23″ O (mapo)3.1208333333333101.65638888889Koordinatoj: 3° 7′ 15″ N, 101° 39′ 23″ O (mapo)
lando Malajzio
urbo Kuala-Lumpuro
poŝtkodo 50603
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
• Open Education Global vd
filiita al
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo vd
filioj
• Institute of Research Management and Monitoring, University of Malaya
• Chinese Language Society of University of Malaya
• Malay Language Society of University of Malaya vd
Universitato Malaja (Malajzio)
Universitato Malaja (Malajzio)
DEC
Universitato Malaja
Universitato Malaja
Map
Universitato Malaja
vdr

La Universitato de Malajo (malaje Universiti Malaya; angle University of Malaya, akronime UM) estas publika esplora universitato situanta en Kuala-Lumpuro, Malajzio. Ĝi estas la plej malnova malajzia akademia institucio kaj unu el la plej prestiĝaj en la lando [1][2].

La universitato estas membro de multaj akademiaj organizoj inkluzive de la Universitata Reto de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj, la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo kaj la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj.

Nuntempe la Universitato de Malajo estas dividita en dek tri fakultatojn, du lernejojn, kvin institutojn kaj ses akademiajn centrojn. La Universitato de Malajo ankaŭ havas sian propran radiostacion, "Umalaya Radio" kiu funkciigas sub la aŭspicioj de la studentaj unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis establita kiel unio de du institucioj: Kolegio de Medicino nomita laŭ Eduardo la 7-a (establita en 1905 en Singapuro), kaj Raffles College (establita en 1929). La kolegio de Medicino estis establita por trejni kuracistojn en la regiono en gamo da kampoj, dum kolegio Raffles traktis plurajn sciencajn kampojn.

La unuiĝo mem okazis en oktobro 1949 post jaroj da penso kaj planado [3][4] [5][6]. La celoj de la universitato estis antaŭenigi socie ĉiujn diversspecajn populaciojn en Malajzio. Komence, la universitato funkciis en du aŭtonomiaj sekcioj - unu en Singapuro kaj la aliaj en Kuala-Lumpuro. En 1960 la malajzia registaro decidis dividi la du sekciojn en apartajn universitatojn. La dividado en Singapuro poste iĝis la Nacia Universitato de Singapuro. La Sendependa Universitato de Malajo estis establita la 1an de januaro 1962 [7][8]. En 2012, al la Universitato de Malajo estis koncedita aŭtonomio de la Ministerio de Alteduko [9].

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

Partnerecoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Malajo kunlaboras kun dekduoj da akademiaj institucioj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de: Aŭstralia Nacia Universitato, Universitato Yale, Universitato de Glasgovo, Ecole Polytechnic, King's College London, Universitato de Kioto kaj KU Leuven.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. World University Rankings (angle) (2018-09-26). Alirita 2019-05-11.
  2. QS World University Rankings 2019 (angle) (2018-05-29). Alirita 2019-05-11.
  3. Colonial Office. (June 1945) Report of the Commission on Higher Education in the Colonies. London: HM Stationery Office. Cmd. 6647.
  4. "University College for Malaya", Singapore Free Press, 14 September 1946, paĝo 5.
  5. "Raffles to Be University College?: Dr Priestley's Warning to Move 'Fairly Fast'", Straits Times, 14 September 1946, paĝo 5.
  6. "Degrees Instead of Diplomas", Straits Times, 16 September 1946, paĝo 4.
  7. . UM Fact Sheet. Arkivita el la originalo je 2018-07-20. Alirita 23 July 2018.
  8. Archived copy. Arkivita el la originalo je 20 June 2016. Alirita 2017-04-18. Arkivigite je 2016-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
  9. . UM set for autonomy. Arkivita el la originalo je 26 January 2012. Alirita 10 February 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]