Naser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nasser)
Naser
Persona informo
جمال عبد الناصر
Naskiĝo 15-an de januaro 1918 (1918-01-15)
en Aleksandrio,  Sultanlando Egiptio
Morto 28-an de septembro 1970 (1970-09-28) (52-jaraĝa)
en Kairo,  Unuiĝinta Araba Respubliko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabafrancaangla vd
Ŝtataneco Sultanlando Egiptio • Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba Respubliko vd
Alma mater Universitato de Kairo • Egipta Milita Akademio vd
Partio Araba Socialista Unio vd
Subskribo Naser
Familio
Edz(in)o Tahia Kazem vd
Infanoj Khalid Abdel Nasser • Mona Gamal Abdel Nasser vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum 1938– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gamal Abdel NASER (dialekte egipta, arabe جمال عبد الناصر, aŭ Ĝamal, naskiĝis en 1918, mortis en 1970) inter la jaroj 1956 kaj 1970 estis la ŝtata prezidanto de Egiptio. En 1952, li kunlaboris kun Anŭar al-Sadat kaj aliaj por renversi la reĝon. Naser fariĝis ĉefministro en 1954 kaj prezidento en 1956. Naser premis Egiption fariĝi socialista (ĉefe pere de agra reformo kaj subvenciado de la prezoj de bazaj varoj), kaj naciista nacio kun registaro nereligia kaj politika sistemo kun ununura partio (lia). Tiuj transformoj renkontis jen grandajn malserenon, jen entuziasmon en la popolo. Opozicioj favorigis la diktatorecajn emojn de Naser kaj la reĝimo iĝis pli kaj pli policeca. Sed Naser estis ankaŭ politikisto de granda karismo, kiu restis populara eĉ post malvenko en milito (dufoje: en 1956 kaj 1967).

Gamal Abdel Naser.

En 1955 li estis inter la ĉefaj iniciatintoj de la Bandunga konferenco, kaj idearo "kontraŭimperialisma".

Je 1956, Naser naciigis la Suezan Kanalon, kiu antaŭe ekde ĝia konstruado en 1875 estis posedaĵo plejparte de britaj akciuloj. La armeoj de Britio, Francio kaj Israelo tiam atakis Egiption kaj prenis la kanalon. Sed, pro timo de la Tria Mondmilito, Unuiĝintaj Nacioj, Usono kaj Sovetunio negociis la donadon de la kanalo al Egiptio. Tiel la dekomenca malvenko de Naser fariĝis en la okuloj de la popolo venko, kaj estigis fervoran entuziasmon.

Inter 1958 kaj 1961, Egiptio unuiĝis kun Sirio por fariĝi la UAR (la Unuiĝinta Araba Respubliko), sed la unio ne estis solida kaj malkonsentoj kaŭzis ties baldaŭan kadukiĝon kaj disfalon.

En 1967, Egiptio atakis Israelon, sed perdis Gazaon dum la sestaga milito.

Naser ankaŭ konstruigis la Altan Baraĵon de Asuano.

Li mortis en 1970. Anŭar al-Sadat fariĝis la sekva prezidento.

Antaŭe:Prezidanto de EgiptioPoste:
Ali Muhammad Nagib1954-1970Anwar al-Sadat
Antaŭe:Prezidanto de Unuiĝinta Araba RespublikoPoste:
1958-1961 (1970)(Anŭar al-Sadat)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.