Sukarno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sukarno
Oficiala portreto de Sukarno
Oficiala portreto de Sukarno
Persona informo
Sukarno
Naskonomo Kusno Sosrodihardjo
Naskiĝo 6-a de junio 1901
en Flago-de-Nederlando.svg Surabajo, Nederlanda Hindio
Morto 21-a de junio 1970
en Indonezio Ĝakarto, Indonezio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per rena malfunkcio [#]
Tombo tombo de Sukarno [#]
Religio islamo
Lingvoj javaindonezianederlanda [#]
Ŝtataneco IndonezioNederlanda Hindio [#]
Alma mater nederlandlingva teknika altlernejo de Bandungo [#]
Partio neniu
Subskribo Sukarno
Familio
Patro Sukemi Sosrodihardjo [#]
Patrino Ida Ayu Nyoman Rai [#]
Edz(in)o Fatmawati
Infanoj Guntur Sukarnoputra • Megawati Sukarnoputri • Taufan Sukarnoputra • Sukmawati Sukarnoputrii • Guruh Sukarnoputra • Rachmawati Sukarnoputri • Bayu Sukarnoputra • Totok Suryawan • Kartika Sari Dewi Sukarno • Ayu Gembirowati [#]
Profesio
Okupo politikisto • artkolektanto [#]
Aktiva dum 1925– [#]
1-a Prezidanto de Indonezio
Dum 18-a de aŭgusto 194512-a de marto 1967
Vicprezidento Muhammad Hatta
Antaŭulo ofico kreita
Sekvanto Suharto
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sukarno aŭ en malnova, nederlanda literumo Soekarno,[1] naskiĝinta kiel Kusno Sosrodihardjo (la 6-a de junio 1901 - la 21-a de junio 1970) estis gvidanto de naciista movado en kaj unua prezidanto de Indonezio.

Sukarno naskiĝis en Surabajo. Lia patro, Raden Sukemi Sosrodihardjo, javano, estis lernejestro. Lia patrino, Ida Ayu Nyoman Rai, estis el Balio.

Li studis arĥitekturon kaj iĝis inĝeniero. Li iĝis gvidanto de la Nacia Partio de Indonezio, Partai Nasional Indonesia, en 1927. La nederlanda registaro malliberigis lin plurfoje. Dum la Dua mondmilito li kunlaboris kun la japanaj okupantoj de Nederlanda Hindio.

Post la milito li deklaris sendependecon de Indonezio je la 17-a de aŭgusto 1945 kaj iĝis prezidanto. Li teoriumis nacian ideologion de Indonezio, Pancasila. Kun Jawaharlal Nehru, kaj Gamal Abd-al Nasser, li iniciatis lanĉadon de la Senalianca Movado, kaj aranĝis la historisignifan Bandungan konferencon.

Li restis prezidento ĝis 1967, kiam Suharto anstataŭis lin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Soekarno estas malnova literumo, influita per la nederlanda, kiun li mem uzis. En nova indonezia literumo la nomo skribiĝas Sukarno. Indonezianoj ankaŭ uzas karesnomon Bung Karno, frato Karno. Foje oni atribuis al li unuan nomon Aĥmed, sed verŝajne tiu nomo ne ĝustas; indonezianoj kutime havas nur unu nomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]