Soekarno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sukarno
Prezidento de Indonezio
Oficiala portreto de Sukarno
Oficiala portreto de Sukarno
Persona informo
Naskonomo Kusno Sosrodihardjo
Naskiĝo 6-a de junio 1901
en Flag of the Netherlands.svg Surabajo, Nederlanda Hindio
Morto 21-a de junio 1970
en Indonezio Ĝakarto, Indonezio
Mortokialo rena malfunkcio [#]
Tombo Soekarno Cemetery [#]
Religio islamo
Lingvoj java lingvosunda lingvoBalia lingvoindonezia lingvonederlanda lingvogermana lingvoangla lingvofranca lingvoaraba lingvojapana lingvo [#]
Ŝtataneco Nederlanda HindioIndonezio [#]
Alma mater Technische Hoogeschool te Bandoeng [#]
Lingvoj java lingvosunda lingvoBalia lingvoindonezia lingvonederlanda lingvogermana lingvoangla lingvofranca lingvoaraba lingvojapana lingvo [#]
Partio neniu
Subskribo Soekarno
Familio
Patro Soekemi Sosrodihardjo [#]
Patrino Ida Ayu Nyoman Rai [#]
Edz(in)o Fatmawati
Idoj Rachmawati Soekarnoputri • Sukmawati Soekarnoputri • Guruh Sukarnoputra • Guntur Soekarnoputra • Kartika Sari Dewi Soekarno • Megawati Sukarnoputri • Totok Suryawan • Taufan Sukarnoputra • Ayu Gembirowati • Bayu Sukarnoputra [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
1-a Prezidento de Indonezio
Dum 18-a de aŭgusto 1945 - 12-a de marto 1967
Vicprezidento Muhammad Hatta
Antaŭulo Ofico kreita
Sekvanto Suharto
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Soekarno naskiĝinta kiel Kusno Sosrodihardjo (la 6-a de junio 1901 - la 21-a de junio 1970) estis gvidanto de naciista movado en kaj unua prezidento de Indonezio.

Soekarno estas malnova literumo, kiun li mem uzis. En nova indonezia literumo: Sukarno. Indonezianoj ankaŭ uzas karesnomon Bung Karno, frato Karno. Foje oni donas lin unuan nomon Achmed, sed verŝajne tiu nomo estas falsaĵo; indonezianoj povas havi nur unu nomon.

Soekarno naskiĝis en Surabajo. Lia patro, Raden Soekemi Sosrodihardjo, javano, estis lernejestro. Lia patrino, Ida Ayu Nyoman Rai, estis el Bali.

Li studis arĥitekturon kaj iĝis inĝeniero. Li iĝis gvidanto de Nacia Partio de Indonezio, Partai Nasional Indonesia, en 1927. La nederlanda registaro malliberigis lin plurfoje. Dum la Dua mondmilito li kunlaboris kun la japanaj okupantoj de Nederlanda Hindio.

Post la milito li deklaris sendependecon de Indonezio je la 17-a de aŭgusto 1945 kaj iĝis prezidanto. Li teoriumis nacian ideologion de Indonezio, Pancasila. Kun Jawaharlal Nehru, kaj Gamal Abd-al Nasser, li iniciatis lanĉadon de la Senalianca Movado, kaj aranĝis la historisignifan Bandungan konferencon.

Li restis prezidento ĝis 1967, kiam Suharto anstataŭis lin.