Ludoj de la Novaj Aperantaj Fortoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoj de la Novaj Aperantaj Fortoj
organizaĵo
Komenco 1963 vd
Lando(j) Indonezio vd
Sidejo Ĝakarto
vdr
rememorigaj poŝtmarkoj pri la iniciato

La Ludoj de la Novaj Aperantaj Fortoj (angle Games of The New Emerging Forces (Ganefo), ruse Игры новых развивающихся сил, ĉine 新兴力量运动会 kaj indonezie Pesta Olahraga Negara-Negara Berkembang) estis iniciato de la registaro de Indonezio establi pli socialisman kontraŭ-Olimpikon en 1963 kaj 1966.

Historio[redakti | redakti fonton]

prezidanto Sukarno

La iniciato estis celitaj kiel kontrapunkto al la Olimpikoj. La fono estis skandalo ĉirkaŭ la partopreno de Israelo kaj Tajvano en la Aziaj Ludoj de 1962 gastigitaj en Indonezio. La reĝimo de prezidanto Aĥmed Sukarno pro politikaj motivoj ne donis enirpermesojn al la atletoj de Israelo kaj Tajvano. Tio kontraŭis la doktrinon de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), kiu klopodis apartigi politikon de sporto. La protesto de la barata IOK-membro Guru Dutt Sondhi kontraŭ tio estis malsukcesa. Indonezio poste estis malmembrigita el la IOK laŭ iniciato de Guru Dutt Sondhi kaj de la IOK-prezidanto Avery Brundage. La sekvan jaron, la registaro de Indonezio tial kreis la novan iniciaton, kiu estis intencita formi anstataŭan Olimpikojn.

la ceremonioj de la Ganefo de 1963 kopiis tiujn de la olimpikoj

La ludoj estis okazigitaj en Ĝakarto en 1963 kaj en Pnom-Peno en 1966 (la dua eldono estis unue planita por 1967 en Kairo, Egiptio, sed ĉar la egiptia registaro forturnis sian subtenon, oni rangaltigis la eventon de Pnom-Peno de azia al tutmonda "Ganefo"). La Kultura Revolucio en Popola Respubliko Ĉinio malhelpis trian eventon en 1969. En la unua "Ganefo" partoprenis 51 nacioj kun ĉirkaŭ 2 700 atletoj el ĉiuj kontinentoj. La IOK deklaris ke atletoj partoprenantaj tiujn ludojn estus malpermesitaj de la venontaj Olimpikoj. Sovetunio tial sendis teamon de malpli talentaj sportistoj, orienta Germanio konkuris en ne-olimpikaj sportoj kiel ekzemple badmintono kaj teniso. Kvankam la Indonezia Olimpika Komitato estis reakceptita al la IOK ĝstatempe antaŭ somero 1964, indonezia teamo ne povis partopreni en la Somera Olimpiko 1964.

Ĉirkaŭ 2 000 sportistoj el 17 aziaj landoj partoprenis en la dua "Ganefo" en Pnom-Peno. Kvalifika futbala turniro antaŭe estis okazigita en Pjongjango en aŭgusto 1965. Partoprenis ankaŭ afrika teamo, Gvineo. Tamen, ĉar la gvinea teamo ne sukcesis kvalifikiĝi, restis pure azia futbala turniro.

Pro tio, ke la registaro de Popola Respubliko Ĉinio ankaŭ forturnis sian subtenon de tria "Ganefo" planita por 1969 en Ĉinio, indonezia teamo tamen estis sendita al la Somera Olimpiko 1968 kaj la projektoj pri "Ganefo" ne estis revivigataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]