Nederlanda Hindio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Nederlanda Hindio
18161949 Indonezio 
Nederlanda Nov-Gvineo 

Flag of the Netherlands.svg

Geografio
Nederlandsindie.PNG
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Indonezio Indonezio
Nederlanda Nov-Gvineo Nederlanda Nov-Gvineo
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Nederlanda Hindio (nederlande Nederlands(ch)-Indië, indonezie Hindia Belanda) estis kolonio de Reĝlando Nederlando en la India Insularo.

Historio de nederlanda ĉeesto[redakti | redakti fonton]

Nederlandanoj ĉeestis en la India Insularo ekde la fino de la 16-a jarcento. En 1602 la Nederlanda Orient-hinda Kompanio establiĝis kaj administris la regionon ĝis 1799. Ekde 1798, la nederlanda registaro ekadministris Nederlandan Hindion. De la 19-a de aŭgusto 1816 la nomo Nederlanda Hindio (nederlande Nederlandsch-Indië) oficialiĝis. Nederlanda Hindio estis la plej profitdona el la nederlandaj kolonioj.

En 1949 la kolonio sendependiĝis kaj iĝis Indonezio. Ĝis 1962 la plej orienta parto, Nederlanda Nov-Gvineo, restis kolonio de Nederlando.

Esperanto en Nederlanda Hindio[redakti | redakti fonton]

Traktas la historion de Esperanto en Nederlanda Hindio la Enciklopedio de Esperanto (EdE) en 1933, la Internacia Centra Komitato (ICK) ekde 1929 kaj Heidi Goes ekde 2009. Goes verkis la histori-sciencan artikolon 'The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia' en 2015 kaj artikoletojn pri la temo en Fenikso en 2017.

La du unuaj esperantistoj en Nederlanda Hindio ambaŭ laboris en Orienta Javo. Ili estis L. Keidel en Kandangjati Kulon en 1902 kaj G. van der Noordaa en Surabajo en 1903. Laŭ la statistiko de Johannes Dietterle en 1928, esperantistoj troviĝis el 22 lokoj.

En raportoj de ICK oni trovas:

  • "Laboras tre laŭcele Liem Tjong Hie en Semarango. Dum sia misia vojaĝado pastro Kyftenbelt aranĝis instruadon por indiĝenoj." (ICK-raporto 1929)
  • "Kreiĝis laboralianco sub la nomo Unuiĝo de Ge-Esperantistoj en Nederlanda Hindujo" (ICK-raporto 1930)
  • "Danke al la klopodoj de Scherer kaj la bonega helpo de Liem Tjong Hie unuan fojon okazis radioparoladoj pri kaj en Esperanto en Javo." (ICK-raporto 1931)
  • "Post sufiĉaj malfacilaĵoj kaj plurjara atendado, la malaja ŝlosilo estas disponebla; aŭtoro kaj eldonisto estis Liem Tjong Hie." (ICK-raporto 1933)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Heidi Goes (2015). “The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia”, Wacana (en) 16 (2), p. 441–469. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]