Protestoj sur la placo Tian An Men
| Protestoj sur la placo Tian An Men | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| 六四事件 | |||||
| manifestacio masakro | |||||
| Komenco | 15-a de aprilo 1989 vd | ||||
| Fino | 4-a de junio 1989 vd | ||||
| Geografia situo | 39° 54′ 12″ N, 116° 23′ 30″ O (mapo)39.903333333333116.39166666667Koordinatoj: 39° 54′ 12″ N, 116° 23′ 30″ O (mapo) | ||||
| Lando(j) | Ĉinio vd | ||||
| Situo | Pekino | ||||
|
| |||||
| |||||
De la 15-a de aprilo ĝis la 4-a de junio 1989 okazis manifestacioj de studentoj, laboristoj kaj intelektuloj sur la placo Tian An Men de Pekino, Ĉinio. En la fino la ĉinaj aŭtoritatoj ordonis perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadis la Placon Tian An Men helpe de tankoj, terurante kaj mortigante: oni kalkulas ĝis 2 600 mortintojn kaj 10 000 vunditojn nur en semajnfino. La ĉina registaro oficiale diras, ke nur kelkcent pereis.
La evento estas nomata la “Demokratia Movado de 1989,” “la Okazaĵo de la Placo Tiananmen,” aŭ “la Ribelo de Tiananmen.”(cine: 六四事件, pinjine: liùsì shìjiàn, laŭvorte “La okazaĵoj de la 4-a de junio”)[1][2]
Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la diktaturon de la ĉina reĝimo, ekzemple la bildoj pri la fama tankviro. Dum kaj post la manifestacioj, la ĉina registaro arestis kaj fojfoje mortpunis organizantojn.
-
tankoj survoje al placo Tian An Men
-
fragmento de la demonstracio
-
sama placo je jaroj poste, supozeble dum jaro 2004
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "All references to Tiananmen Square massacre closely censored for 20 years" Arkivigite je 2019-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Reports Without Borders. June 2, 2009
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sonnad, Nikhil (la 3-an de junio 2019). "261 ways to refer to the Tiananmen Square massacre in China". Quartz. Arkivita el la originalo je la 9a de julio 2022.
- ↑ Su, Alice (la 24-an de junio 2021). "He tried to commemorate erased history. China detained him, then erased that too". Los Angeles Times. Arkivita el la originalo je la 20a de julio 2022.



