Stasi
Stasi | ||
---|---|---|
Ministerium für Staatssicherheit | ||
![]() | ||
![]() | ||
sekreta polico | ||
Dum | 8-a de februaro 1950 – 1990 | |
Sekvanto | Federacia Oficejo pri Protekto de Konstitucio | |
Fondodato | 8-a de februaro 1950 | |
Sidejo | Orienta Berlino, Germana Demokratia Respubliko | |
Lando | Germana Demokratia Respubliko | |
Retejo | [http:// Oficiala retejo] | |
La Ministerio pri Ŝtata Sekureco (germane Ministerium für Staatssicherheit (mallonge MfS), ofte konata kiel neoficiala mallongigo de Stasi, prononco [ŜTA:zi:]) estis la sekreta polico de la Germana Demokratia Respubliko.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi fondiĝis en 1950. En 1989 ĝia nomo estis ŝanĝita al "Amt für nationale Sicherheit" (Oficejo por nacia sekureco) kaj en januaro 1990 ĝi estis malfondita.
Post la Falo de Berlina Muro, La sidejo de Stasi en Berlino estis okupita de orientgermanaj civitanoj. En 1990 por rekordi kaj konservi rekordojn de Stasi kontraŭ siaj civitanoj, Federacia Registaro de Germanio kreis Federacian Komisionon por rekordoj de MŜS GDR, ofte konata kiel BStU. La 11-a Germana Prezidanto Joachim Gauck estis unua ĉefo de BStU inter 1990 ĝis 2000.
Ministroj[redakti | redakti fonton]
- Wilhelm Zaisser: Ministro por ŝtata sekureco de Februaro 1950 ĝis Julio 1953
- Ernst Wollweber: Ministro por ŝtata sekureco de Julio 1953 ĝis Oktobro 1957
- Erich Mielke: Ministro por ŝtata sekureco de Novembro 1957 ĝis Novembro 1989