Ronald Reagan
| Ronald Reagan | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| La 40-a prezidento de Usono | |||||
Oficiala portreto de Ronald Reagan en 1981
| |||||
| Persona informo | |||||
| Ronald Wilson Reagan | |||||
| Naskonomo | Ronald Wilson Reagan | ||||
| Naskiĝo | 6-an de februaro 1911 en | ||||
| Morto | 5-an de junio 2004 (93-jaraĝa) en | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | pneŭmonito kaj Alzheimer-malsano | ||||
| Tombo | Ronald Reagan Presidential Library (en) | ||||
| Religio | Presbiterianismo • Restaŭrismo • Kristana Preĝejo (Disĉiploj de Kristo) vd | ||||
| Etno | Blankulo vd | ||||
| Lingvoj | usona angla • angla vd | ||||
| Loĝloko | Rancho del Cielo • Ronald Reagan Boyhood Home • Bel Air vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Eureka College | ||||
| Partio | Respublikano | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Jack Reagan (en) | ||||
| Patrino | Nelle Wilson Reagan (en) | ||||
| Gefratoj | Neil Reagan (mul) | ||||
| Edz(in)o | Jane Wyman (geedziĝo 1940, divorco 1948) Nancy Davis (geedziĝo 1952) | ||||
| Infanoj | Maureen Reagan Christine Reagan Michael Reagan (adoptita) Patti Reagan Ron Reagan | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | aktoro | ||||
| Aktiva en | Des Moines • Holivudo • Fort Mason • Culver City • Fort MacArthur • Holivudo • Sakramento • Vaŝingtono vd | ||||
| Aktiva dum | 1-a de junio 1937– vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Tear down this wall! vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | – | ||||
| 40-a Prezidento de Usono | |||||
| Dum | 20-a de januaro 1981 – 20-a de januaro 1989 | ||||
| Vicprezidento | George H. W. Bush | ||||
| Antaŭulo | Jimmy Carter | ||||
| Sekvanto | George H. W. Bush | ||||
| 33-a Guberniestro de Kalifornio | |||||
| Dum | 3-a de januaro 1967 – 7-a de januaro 1975 | ||||
| Antaŭulo | Edmund G. "Pat" Brown, Sr. | ||||
| Sekvanto | Edmund G. "Jerry" Brown, Jr. | ||||
| Aktorado | |||||
Reagan en Cowboy from Brooklyn en 1938
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ronald Wilson REAGAN [ron.ld rejg.n] (naskiĝis la 6-an de februaro 1911, mortis la 5-an de junio 2004) - la kvardeka prezidanto de Usono. Konservativulo, kontraŭkomunisto, membro de Respublikana Partio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Reagan naskiĝis en Tampico, Ilinojo. Li laboris unue kiel radio-anoncisto de sportaj eventoj, kaj poste (1937) kiel aktoro por Warner Brothers. Post la dua mondmilito li apogis la liberalan Demokratan Partion, sed dumtempe helpos la fifaman komunisto-ĉasan Holivudan komisionon. Li batalis kontraŭ komunistoj en la kinofilma industrio kaj elektiĝis sepfoje kiel la prezidanto de la sindikato de kinofilmaj aktoroj "The Screen Actors Guild". (Ĝis 1966 lia politika konvinko ŝanĝiĝis kaj en 1966 li komencis sian politikan karieron elektite kiel guberniestro de Kalifornio (37 jarojn post tio tie denove venkis aktoro, nome Arnold Schwarzenegger). Li estis reelektita en 1970. En 1980 li estis elektita prezidanto de Usono kaj gajnis duan kvarjaran periodon en 1984. En 1984 li venkis en 49 el la 50 ŝtatoj. En la centro de lia politiko staris la antikomunismo (li nomis Sovetunion kaj ties aliancanojn Akso de la Malbono). Li parolis tre klare kaj efike al la civitanoj kaj promesis reakiri la memfidon post la Vjetnama fiasko. Li parolis ofte pri la aparta valoro de Usono.
Li edziĝis dufoje; la unua edzino estis Jane Wyman, kaj la dua estas Nancy Davis. Li estis presbiteriano. En 1994, li verkis "Leteron al la Usona Popolo" en kiu li skribis ke li suferas pro la morbo de Alzheimer. Post tio li ne surprenis oficialan sinprezenton, sed li vizitis sian buroon ĝis 1999.
Subtenantoj de Reagan opinias ke lia firma sinteno pri Sovetunio helpis al disfalo de Sovetunio. Kritikantoj atribuas la disfalon al internaj kaŭzoj, kiujn antaŭhelpis la eksport-malpermeso de la plej modernaj teknologioj, kaj al la vetarmado ekonomia kiel kialoj de kolapso de Sovetunio. (La armadon kaj la ekonomian kreskon de la Reagan-a periodo financis aliaj ŝtatoj per aĉeto de ŝtataj valorpaperoj).
Reagan intencis vundi kaj helpi detrui komunismon. Tiucele li sendis helpon al la pola kontraŭkomunista sindikato Solidareco, li sendis helpon al tiuj en Afganujo, kiuj batalis tie kontraŭ sovetiaj soldatoj, li malpermesis sendi modernajn teknologiojn al Sovetunio por ne helpi ĝian ekonomion. Per la usonaj misiloj "Stinger", afganaj batalantoj detruis multajn sovetiajn aeroplanojn. Simile sl tio, ke la komunismaj ŝtatoj antaŭe sendis helpon al nordvjetnama reĝimo, kiu batalis kontaŭ Usono, Usono sendis helpon al afganaj grupoj, kiuj mortigis sovetiajn soldatojn.
Kiel prezidento, Reagan parolis elokvente kontraŭ Komunismo. Li priskribis Sovetunion kiel "imperion de malbono". En Berlino li paroladis pri la fifama Berlinmurego dirante "Sinjoro Gorbaĉev, disfaligu tiun muron!" Liaj prelegoj donis esperon al la kontraŭkomunistaj malliberuloj en Sovetunio.
Dum lia administrado (1981-1989) okazis;
- 1981- Sensukcesa murda atenco je la 30-a de marto fare de John Hinckley. James Brady estis paralizita en la atako.
- 1981- La ekonomia politiko de Supply-Side (Reaganomics}
- 1981- La milito kontraŭ la disvastiĝo de komunismo - Libio, Nord-Koreio, Kubo, Nikaragvo
- 1986- Skandalo Iran-Contra
- 1986- Reagan renkontas Gorbachev en Islando pri la usona Plano por Strategia Defendo (ĵurnale Star Wars)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Longin Pastusiak, Prezydenci Stanów Zjednoczonych Ameryki Północnej (Prezidentoj de Usono, Iskry, Varsovio 1999, ISBN 83-207-1558-X.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.whitehouse.gov/history/presidents/rr40.html Arkivigite je 2009-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.reagan.utexas.edu Arkivigite je 2013-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.hooverdigest.org/043/friedman.html Arkivigite je 2006-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Ronald Reagan - Video & Audio | Biography | Speeches | Photos | Quotes - by Hagberg Media Arkivigite je 2006-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Esperanta traduko de la Letero al la Usona Popolo de Ronald Reagan pri lia malsano Alzheimer[rompita ligilo]
| Antaŭe: | 40-a Prezidento de Usono | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Jimmy Carter | 1981-1989 | George H. W. Bush |

