James Buchanan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
James Buchanan
James Buchanan, by George Peter Alexander Healy.jpg
Personaj informoj
Naskonomo James Buchanan, Jr.
Naskiĝo 23-an de aprilo 1791 (1791-04-23)
en Cove Gap, Pennsylvania
Morto 1-an de junio 1868 (1868-06-01) (77-jara)
en Lankastro
Kaŭzo de morto respiratory failure
Tombo Woodward Hill Cemetery
Loĝloko Pensilvanio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Dickinson College
Profesio politikisto, ŝtatreprezentanto, diplomato, advokato
Lingvoj angla lingvo, latina lingvo, antikva greka lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Infanoj 5
Patro James Buchanan, Sr.
Frat(in)o Edward Young Buchanan
Parencoj Harriet Lane
v  d  r
Information icon.svg
James Buchanan

James BUCHANAN [ĝejmz bjuKANen], (naskiĝis la 23-an de aprilo, 1791, mortis la 1-an de junio, 1868) estis la dek-kvina Prezidento de Usono. Antaŭe li jam servis kiel usona ministro pri eksteraj rilatoj.

Buchanan naskiĝis en Cove Gap, apud Mercersburg, Pensilvanio. Dum sia regado li klopodis malsukcese konservi la usonan federacion. Li estis alta. Li neniam edziĝis, kaj restas la sola fraŭlo kaj la sola pensilvaniano el la usonaj prezidentoj. Li fianĉiĝis kun filino de riĉa familio, sed ne edziĝis. Kelkaj historiistoj asertas, ke William R. King havas samseksaman rilaton kun Buchanan. Ambaŭ ne geedziĝis, vivis sole kaj 16 jarojn en la sama domo en Vaŝingtono. King estis nomumita fare de prezidento Jackson kiel "Miss Nancy", nomo por samseksamulo.

Li estis presbiteriano, mortis 77-jaraĝa en Wheatland, Pensilvanio, pro pneŭmonio kaj koraj problemoj.

Dum lia administrado (1857-1861) okazis:

  • 1857- La Paniko de 1857 kaŭzis ekonomikan depresion ĝis 1861
  • 1857- La Decido de Dred Scott
  • 1861- Kansaso iĝis libera ŝtato, kaj la Konfederaciaj Ŝtatoj ekformiĝis.
Antaŭe:15-a Prezidento de UsonoPoste:Flago-de-Usono.svg
Franklin Pierce1857-1861Abraham Lincoln