John Quincy Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
John Quincy Adams

John Quincy Adams [ĝan kŭin'si a'demz], la sesa prezidanto de Usono, naskiĝis je la 11-a de julio 1767 en Quincy, Masaĉuseco. Li mortis 80-jaraĝa, je la 23-a de februaro 1848 en Vaŝingtono, pro apopleksio.

Adams subskribis la Traktaton de Gento, 1814, finante la Militon de 1812. Kiel usona ministro pri eksteraj rilatoj, li helpis pritrakti la landlimojn kun Kanado kaj Meksiko. Li estis 170 cm alta, kaj pezis 79 kg. Li estis Unitariano. En 1797 li edziĝis kun Louisa Catherine Johnson en Londono, Anglio. La paro havis kvar gefilojn. Adams estas la sola usona prezidento, kiu edziĝis kun virino, kiu ne naskigzis en Usono.

Dum lia administrado (1825-1829) okazis;

  • 1826- La Kongreso de Panamio
  • 1828- La Tarifo de Abomenaĵoj
Antaŭe:6-a Prezidanto de UsonoPoste:Flago-de-Usono.svg
James Monroe1825-1829Andrew Jackson