Kapitolo de Usono
Kapitolo de Usono | ||
---|---|---|
Lando | Usono | |
Situo | Vaŝingtono | |
- koordinatoj | 38° 53′ 23″ N, 77° 0′ 33″ U (mapo)38.889802777778-77.009113888889Koordinatoj: 38° 53′ 23″ N, 77° 0′ 33″ U (mapo) | |
Areo | 1 500 000 km² (150 000 000 ha) [+] | |
Poŝtkodo | 20004 [+] | |
![]() |
||
Kapitolo de Usono | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Kapitolo de Usono (angle The United States Capitol) estas konstruaĵo situanta en Vaŝingtono. En ĝi okazas kunvenoj de la leĝdonantaro de Usono, do la Usona Kongreso, konsistanta el Usona Domo de Reprezentantoj kaj Usona Senato.
La nomo devenas de la monto Kapitolo, unu el la sep montoj de la antikva urbo Romo.
La Statuo de Libereco — konata ankaŭ kiel Armita Libereco aŭ simple Libereco — estas bronza statuo dezajnita de Thomas Crawford (1814–1857) kiu, ekde 1863, estis kroninta la kupolon de la Kapitolo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La 24-an de aŭgusto 1814 post la malvenko de la usonanoj en la batalo de Bladensburg, brita militistaro estrita de la generalo Robert Ross okupis la urbon Vaŝingtono kaj bruligis kelkajn publikajn konstruaĵojn, kiel la Blanka Domo kaj la Kapitolo, same kiel aliajn instalaĵojn de la registaro de Usono.
La 6-an de januaro 2021, armitaj kaj perfortaj subtenantoj de Donald Trump sturmis la konstruaĵon de la Kapitolo de Usono klopodante ĉesigi la reciton de voĉdonoj por la prezidonto Biden kaj la atestanoncon, ke li estas la gajnanto en la kalkulo de la Usona Elektantaro en 2020. Finfine la atakitaj parlamentanoj, post la forigo de la insurekciantoj fare de polico kaj militistoj, pluigis la sesion kaj konfirmis la elekton de Joe Biden.