Saltu al enhavo

Lyndon B. Johnson

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lyndon B. Johnson
Persona informo
Lyndon B. Johnson
Naskonomo Lyndon Baines Johnson
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1908 (1908-08-27)
en Stonewall
Morto 22-an de januaro 1973 (1973-01-22) (64-jaraĝa)
en Stonewall
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Acute myocardial infarction (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo grave of Lyndon B. Johnson (en) Traduki (1973–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kristana Preĝejo (Disĉiploj de Kristo) • Restaŭrismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kennedy-Warren Apartment Building • Blanka Domo vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Teksasa Ŝtata Universitato (–1930)
Georgetown University Law Center (en) Traduki
Junction School Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Lyndon B. Johnson
Familio
Patro Samuel Ealy Johnson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Rebekah Baines Johnson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Sam Houston Johnson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lady Bird Johnson (en) Traduki (1934–1973) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lynda Bird Johnson Robb (en) Traduki, Luci Baines Johnson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo instruisto (1928–1931)
rancher (en) Traduki
politikisto
ŝtatreprezentanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Limigo de armiloj, politiko kaj registaro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
36-a Prezidanto de Usono
Dum 1963-1969
Antaŭulo John F. Kennedy
Sekvanto Richard Nixon
Vicprezidanto de Usono
Dum 1961-1963
Antaŭulo Richard Nixon
Sekvanto Hubert H. Humphrey
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lyndon Baines JOHNSON [lind.n bejnz ĝons.n] (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1908 apud Johnson City, Teksaso, mortis la 22-an de januaro 1973 en San Antonio) estis la tridek-sesa prezidanto de Usono. Johnson estis 191 cm alta, kaj pezis 95 kg. Lia edzino estis Claudia Alta "Lady Bird" Taylor. La paro havis du filinojn. Li estis de la konfesio Disĉiploj de Kristo. Li mortis 64-jaraĝa pro kora ikto.

Politika kariero

[redakti | redakti fonton]

Inter 1949 kaj 1961 li estis ano de la senato de Usono. En 1961 li iĝis vicprezidanto kiel viculo de John F. Kennedy; post ties perforta morto en 1963 li aŭtomate iĝis prezidanto. En 1964 li estis reelektita ĝis 1968. Li rezignis je plia kandidateco, kiu estis ebla, ĉar lia unua ofic-periodo estis malpli ol duona.

Kiel Prezidanto, liaj enlandaj politikoj estis nomataj la programo "Granda Societo", kaj donus pli da civitanaj rajtoj, sanservo, urba kaj kampara disvolviĝo, kaj publikajn servojn. Li ankaŭ volis fini malriĉecon.

Grava problemo en lia administrado estis la Vjetnama milito. Dum li eniris la militon por haltigi komunismon disvastiĝi, ĝi fariĝis tre nepopulara ĉe la ĝenerala publiko.

Templinio

[redakti | redakti fonton]

Dum lia administrado (1963-1969) okazis;

  • 1964- La Granda Socio kaj la Milito kontraŭ Malriĉeco
  • 1964- Leĝo de Civilaj Rajtoj
  • 1964-08-02 Bataleto inter usona armea ŝipo kaj nord-vjetnamaj ŝipoj en la golfo de Tonkin; posta pravigo de milito kontraŭ Vjetnamio
  • 1965- Usonaj marsoldatoj en la Dominga Respubliko
  • 1965 ĝis 1967- Leĝoj por Purigi la Vivmedion
  • 1968- 500.000 usonaj trupoj en Vjetnamio


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]