Nicolae Ceaușescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nicolae Ceauşescu)
Nicolae Ceaușescu
Persona informo
Nicolae Ceaușescu
Naskiĝo 26-an de januaro 1918 (1918-01-26)
en Scornicești, Olt County,  Reĝlando Rumanio
Morto 25-an de decembro 1989 (1989-12-25) (71-jaraĝa)
en Târgoviște
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Ghencea Cemetery vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Reĝlando RumanioSocialisma Respubliko Rumanio vd
Alma mater University of Nice Sophia Antipolis • Milita Lernejo M. V. Frunze • Bukareŝta Akademio pri Ekonomiaj Studoj vd
Partio Rumana Komunista Partio vd
Subskribo Nicolae Ceaușescu
Familio
Gefratoj Ion Ceaușescu vd
Edz(in)o Elena Ceaușescu vd
Infanoj Zoia Ceaușescu • Nicu Ceaușescu • Valentin Ceaușescu vd
Profesio
Okupo politikistomilitistoŝuisto • Prezidento de Rumanio vd
Laborkampo politikoarmearo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolae CEAUȘESCU [nikoˈlae t͡ʃe̯auˈʃesku], esperantigite Nikolae Ĉaŭŝesku (19181989) estis rumana politikisto, la dua kaj lasta reganto de Rumana Socialista Respubliko. Dogma komunisto, kiu ja ŝirmis sian landon kontraŭ troa dependeco je Sovetunio, sed li mem regis ĝin kun ekstrema brutaleco. Li ekregis post la morto de Gheorghe Gheorghiu-Dej en 1965 kaj funkciis kiel sekretario de la Rumana Komunista Partio kaj poste kiel prezidanto de Rumanio ĝis la eksplodo de la rumana revolucio en decembro 1989, ĉe kies fino li estis ekzekutita de revolucia tribunalo kune kun sia edzino, Elena Ceausescu.

Nicolae Ĉaŭŝesku inaŭguras la Danuban Kanalon al la Nigra Maro, maldekstren lia edzino, Elena Ĉaŭŝesku kaj malantaŭ li lia filo, Niko Ĉaŭŝesku

Ĉaŭŝesku daŭrigis kun la nacia politiko de lia antaŭulo Gheorghiu-Dej: manifestacio de limigita sendependeco en la eksterlandaj rilatoj de Rumanio kune kun strikta interna komunista registaro. Li akre kritikis iujn agojn de la reĝimo de Gheorghiu-Dej, kaj kaŭzis la elpurigon de iuj el la kondamnitoj en parodiaj procesoj. Ĉaŭŝesku enigis Rumanion en furiozon de industriiĝo kaj konstruado, starigante grandajn projektojn kaj strebante al ambicia ekonomio. Finfine li ja sukcesis repagi la eksterlandajn ŝuldojn de Rumanio ĉirkaŭ ses monatojn antaŭ sia falo, sed la severa damaĝo al la vivnivelo de la loĝantaro de Rumanio survoje al atingo de ĉi tiu celo igis lin malamegata de multaj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nicolae Ceaușescu naskiĝis la 26-an de januaro 1918 en la sudrumania vilaĝo Scornicești. En la 30-aj jaroj li fariĝis konvinkita komunisto kaj estis pro siaj aktivecoj ripete malliberigita. En la jaro 1939 li edziĝis al Elena Petrescu, kiu konsentis kun liaj politikaj opinioj. Post la jaro 1940 li troviĝis en arestejo komune kun la komunista ĉefulo Gheorghe Gheorghiu-Dej kaj li fariĝis lia lernanto.

Funkciulo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1944, mallongtempe antaŭ tio, antaŭ ol Ruĝa Armeo eniris Rumanion, Ceaușescu fuĝis el la karcero. En la jaroj 19441945 li estis sekretario de Asocio de Komunisma Junularo kaj en la jaro 1945 li fariĝis kandidato de centra komitato de la rumana komunisma partio. Post la jaro 1947, kiam en la lando estis enpraktikigita komunisma reĝimo, li estis en funkcio de ministro de agrikulturo (19481950) kaj vicministro de nacia defendo (19501954) kun rango de generalmajoro. Post tio, kiam lia instruisto Gheorghiu-Dej fariĝis la unua sekretario de la partio (en la jaro 1955), li antaŭenpaŝis je dua ŝtupo en la partia hierarkio kiel ano de la politburoo kaj ĉefo de la sekretariejo. Post la morto de Gheorghiu-Dej en la jaro 1965 li enfruntiĝis en la partio anstataŭ li kaj du jarojn post tio li estis elektita kiel kapo de la ŝtato.

Prezidento[redakti | redakti fonton]

Kiel prezidanto de ŝtata konsilantaro – ekde la jaro 1974 prezidento – de Rumana Socialista Respubliko li tenis rigidan komunisman kurson. Malgraŭe li retenis grandan sendependecon de Sovetunio. En la jaro 1968 li fakte retiriĝis el Varsovia Kontrakto, post tio, kiam li rifuzis invadon de Ĉeĥoslovakio, kaj en la jaro 1979 li dure kondamnis la sovetan invadon de Afganujo.

Sed la sendependa eksterlanda politiko ne signifis, ke Ceaușescu ekzemple nur malproksime koketis en interlanda politika tereno kun la ideo de demokratio. Lia reĝimo apartenis al la plej duraj inter la eŭropaj komunismaj reĝimoj. Li apogis sin precipe sur timata sekreta polico, kiu kontrolis la informrimedojn kaj en nasko ĝi persekutis eĉ la plej malgrandan indikon de opoziciaj klopodoj. En la 70-aj jaroj Ceaușescu komencis programon de troa industriigo (en tio li estis simila al Stalin en la 30-a jaroj), pro kiu la lando pagis per grandega ŝuldiĝo. Por repagi la bonhavaĵojn, Ceaușescu komencis grandanime eksporti agrikulturan produktaron, malgraŭ tio ke lia propra nacio suferis pro manko de nutraĵoj, fueloj kaj aliaj produktoj. Dum Rumanio falis en malriĉecon kaj malhavon, la diktatoro kaj lia edzino kulturis la propran kulton de personeco. Ceaușescu senhonte preferigis siajn parencojn kaj li certigis al la propra edzino kaj ankaŭ al ceteraj familianoj influhavajn kaj profitdonajn postenojn. Dum li estis elektita por servi la reston de sia vivo, lia edzino estis la dua personeco en la reganta hierarkio, kaj unu el iliaj filoj estis preta heredi potencon.

Fine de la 1970-aj jaroj, Ion Mihai Pacepa, unu el la gvidantoj de rumana skura polico, transfuĝis okcidente. Pacepa verkis libron nomatan Ruĝaj Horizontoj, en kiu li malkaŝis la politikojn de Ceausescu. Usona kongresano Frank Wolfe donis al prezidanto Ronald Reagan ekzempleron de la libro. La prezidanto legis la libron kaj la sekvan tagon revokis la statuson de Rumanio kiel preferata komerca partnero de Usono. Reagan poste diris, ke la libro fariĝis por li kiel Biblio tiel, kiel oni devas trakti diktatorojn.

Eksiĝo[redakti | redakti fonton]

La reĝimo krimis unu maljustaĵon post la alia (interalie estis komencita kampanjo por likvido de miloj da vilaĝoj, kies agrikultura loĝantaro estis translokita en stalinajn loĝdomarojn) kaj en la lando fortiĝis spite al la bruta reprezalio rezisto. La 17-an de decembro de 1989 la sekreta polico komencis laŭ ordono de Ceaușescu pafadon en manifestaciantojn en urbo Timișoara. La manifestaciantoj ĉi-foje ne lasis sin timigi kaj la protestoj disvastiĝis eĉ en Bukareŝton, la ĉefurbon de Rumanio. La 22-an de decembro eksplodis amasaj dizertadoj de armeaj taĉmentoj, kiuj aliĝadis en la flankon de la opozicio. Ceaușescu kun la edzino Elena provis fuĝi el la ĉefurbo en helikoptero, sed ili estis kaptitaj kaj post rapida juĝo antaŭ armea tribunalo ili estis pafmortigitaj. Tio okazis la 25-an de decembro de 1989.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Li estis membro de la Rumana Akademio kaj ĝia honora prezidanto ekde 1985, titoloj, kiuj estis ĉiuj revokitaj de li post lia morto, kiel honoraj diplomoj kaj aliaj eksterlandaj ordenoj, kiuj estis superŝutitaj al li dum lia vivo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]