Nicolae Ceaușescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolae Ceaușescu
Nicolae Ceaușescu

Nicolae Ceaușescu en la jaro 1978


Ĝenerala Sekretario de Rumana Komunista Partio
En funkcio:
22-a de marto 1965 – 22-a de decembro 1989
Antaŭulo Gheorghe Gheorghiu-Dej

En funkcio:
9-a de decembro 1967 – 22-a de decembro 1989
Antaŭulo Chivu Stoica
Sekvanto Ion Iliescu

Naskiĝo 26-a de januaro 1918
en Flago de Rumanio Scornicești, Rumanio
Morto 25-a de decembro 1989
en Flago de Rumanio Târgovişte, Rumanio
Nacieco rumano
Edzo/ino Elena Ceaușescu
Infanoj Valentin Ceaușescu, Zoia Ceaușescu, Nicu Ceaușescu
Religio Neniaj (ateisto)
Subskribo Nicolae Ceaușescu, subskribo
v  d  r
Information icon.svg

Nicolae CEAUȘESCU [nikoˈlae t͡ʃe̯auˈʃesku], esperantigite Nikolae Caŭŝesku (19181989) estis la plej supera reprezentanto de Rumanio ekde la mezo de la 60-aj ĝis la fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, dogma komunisto, kiu ja ŝirmis sian landon kontraŭ troa dependeco je Sovetunio, sed li mem regis ĝin kun ekstrema brutaleco. En la jaro 1989 li estis ekzekutita de revolucia tribunalo.

Nicolae Ceaușescu naskiĝis la 26-an de januaro 1918 en la sudrumania vilaĝo Scornicești. En la 30-aj jaroj li fariĝis konvinkita komunisto kaj estis pro siaj aktivecoj ripete malliberigita. En la jaro 1939 li edziĝis al Elena Petrescu, kiu konsentis kun liaj politikaj opinioj. Post la jaro 1940 li troviĝis en arestejo komune kun la komunista ĉefulo Gheorghe Gheorghiu-Dej kaj li fariĝis lia lernanto.

En la jaro 1944, mallongtempe antaŭ tio, antaŭ ol Ruĝa Armeo eniris Rumanion, Ceaușescu fuĝis el la karcero. En la jaroj 19441945 li estis sekretario de Asocio de Komunisma Junularo kaj en la jaro 1945 li fariĝis kandidato de centra komitato de la komunisma partio. Post la jaro 1947, kiam en la lando estis enpraktikigita komunisma reĝimo, li estis en funkcio de ministro de agrikulturo (19481950) kaj vicministro de nacia defendo (19501954) kun rango de generalmajoro. Post tio, kiam lia instruisto Gheorghiu-Dej fariĝis la unua sekretario de la partio (en la jaro 1955), li antaŭenpaŝis je dua ŝtupo en la partia hierarkio kiel ano de la politburoo kaj ĉefo de la sekretariejo. Post la morto de Gheorghiu-Dej en la jaro 1965 li enfruntiĝis en la partio anstataŭ li kaj du jarojn post tio li estis elektita kiel kapo de la ŝtato.

Kiel prezidanto de ŝtata konsilantaro – ekde la jaro 1974 prezidento – de Socialisma Respubliko Rumanio li tenis rigidan komunisman kurson. Malgraŭe li retenis grandan sendependecon de Sovetunio. En la jaro 1968 li fakte retiriĝis el Varsovia Kontrakto, post tio, kiam li rifuzis invadon de Ĉeĥoslovakio, kaj en la jaro 1979 li dure kondamnis la sovetan invadon de Afganistano.

Sed la sendependa eksterlanda politiko ne signifis, ke Ceaușescu ekzemple nur malproksime koketis en interlanda politika tereno kun la ideo de demokratio. Lia reĝimo apartenis al la plej duraj inter la eŭropaj komunismaj reĝimoj. Li apogis sin precipe sur timata sekreta polico, kiu kontrolis la informrimedojn kaj en nasko ĝi persekutis eĉ la plej malgrandan indikon de opoziciaj klopodoj. En la 70-aj jaroj Ceaușescu komencis programon de troa industriigo (en tio li estis simila al Stalin en la 30-a jaroj), pro kiu la lando pagis per grandega ŝuldiĝo. Por repagi la bonhavaĵojn, Ceaușescu komencis grandanime eksporti agrikulturan produktaron, malgraŭ tio ke lia propra nacio suferis pro manko de nutraĵoj, fueloj kaj aliaj produktoj. Dum Rumanio falis en malriĉecon kaj malhavon, la diktatoro kaj lia edzino kulturis la propran kulton de personeco. Ceaușescu senhonte preferigis siajn parencojn kaj li certigis al la propra edzino kaj ankaŭ al ceteraj familianoj influhavajn kaj profitdonajn postenojn.

La reĝimo krimis unu maljustaĵon post la alia (interalie estis komencita kampanjo por likvido de miloj da vilaĝoj, kies agrikultura loĝantaro estis translokita en stalinajn loĝdomarojn) kaj en la lando fortiĝis spite al la bruta reprezalio rezisto. La 17-an de decembro de 1989 la sekreta polico komencis laŭ ordono de Ceaușescu pafadon en manifestaciantojn en urbo Timișoara. La manifestaciantoj ĉi-foje ne lasis sin timigi kaj la protestoj disvastiĝis eĉ en Bukareŝton, la ĉefurbon de Rumanio. La 22-an de decembro eksplodis amasaj dizertadoj de armeaj taĉmentoj, kiuj aliĝadis en la flankon de la opozicio. Ceaușescu kun la edzino Elena provis fuĝi el la ĉefurbo en helikoptero, sed ili estis kaptitaj kaj post rapida juĝo antaŭ armea tribunalo ili estis pafmortigitaj. Tio okazis la 25-an de decembro de 1989.