Ekzekuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unu el la plej famaj figuroj ekzekutitaj en la historio estis Jesuo krucumita de la Roma Imperio. La metodo per kiu li estis ekzekutita - krucumo, poste estis konsiderita centra ikono de la religio fondita de liaj sekvantoj. Sur la bildo estas pentraĵo de Giotto di Bondone, Florenco.

Ekzekuto estas akto de plenumo de mortpuno de jura aŭtoritato kaj ne kiel decido de individuo (ago nomata mortigomurdo), sed kiel decido de grupo, suĉanta sian potencon de pli vasta subteno. Ĉi tio fakte estas la plej severa sankcio, kiun ŝtato povas trudi kontraŭ siaj civitanoj. Nun estas akceptite tra la mondo, ke ŝtato havas laŭleĝan (kvankam ne nepre moralan) rajton plenumi ĉi tiun procedon kontraŭ siaj civitanoj aŭ kontraŭ eksterlandaj ŝtatanoj juĝitaj laŭ sia jura kodo, kaj ke ĝi ne estas krimo.

Hodiaŭ kutimaj manieroj de ekzekuto estas pendumo, pafekzekutado, ekzekuto per injekto, venenigo en gaskamero kaj elektro sur elektra seĝo. En kelkaj islamaj landoj, kiuj operaciis laŭ la Ŝario leĝa kodo, oni ekzekutas ankaŭ per tradiciaj manieroj kiel estas forhako de kapo sur lignobloko aŭ per publika ŝtonumado.

Ekzekuto ofte okazas post juĝdecido donita laŭ leĝo, kiu permesas la altrudon de mortpuno. En aliaj kazoj, precipe en milita tempo aŭ tiraneca regado, ekzekuto efektivigas sen proceso, laŭ loka decido, kutime kun la senco, ke ĉi tiu decido reflektas la volon de la registaro, kaj foje eĉ kun klara (sed neniu jura bazo) direktivo de la registaro. Ekzekuto sen proceso, fare de kolera homamaso, nomiĝas linĉado.