Putrejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Putrejo de Klaraninaj monaĥinoj, Castello Aragonese (Ischia)

Putrejo (el latina: putrefieri) estas dumtempa sepultejo destinita por depono de kadavroj dum ilia malkomponiĝado antaŭ ŝovo de ostaj restaĵoj al definitiva sepultejo. Kutime ĝi havas aspekton de kripto lokigita sub planko de preĝejo. Kutima estas ilia apero precipe en monaĥejoj sude de Italio, sed pro higienaj kaŭzoj tie ili ĉesis esti komence de la 20-a jarcento uzataj.

Post funebraj ceremonioj la mortintoj estis en putrejo enmetitaj en ŝtonajn benkojn, por ke en ili iliaj korpoj iom post iom dehidratiĝis kaj malkomponiĝis. En la benkoj estis granda aperturo kun ujo, en kiun dum la malkomponiĝado forfluis la korpaj fluidaĵoj. Post necesa tempo (kutime temis pri unu jaro) tiuj estis purigitaj kaj translokigitaj al la alia sepulto al definitiva sepultejo, kutime en ostejon.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]