Pendumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preparado de pendumilo por plenumo de mortpuno

Pendumo estas speco de mortigo, kiu okazas per ĉirkaŭkola ŝnuro pendigita ĉe pendumilo. La morton kaŭzas (plej ofte) rompo de nuka vertebro (tuja morto per interrompo de la nerva stimulado de la vivhaltigaj organoj) aŭ sufokado (pli longtempa sufero per blokado de spirado aŭ sangofluo). En ekstrema okazo, la pendumo povas senkapigi homon (kiel duonfraton de Saddam Hussein, nome Barsan Ibrahim en januaro de 2007.)

Mortpuno[redakti | redakti fonton]

En kelkaj landoj pendumo estis aŭ estas uzata ankaŭ por ekzekutado, per L-forma trabo (pendumilo). Laŭ du malsamaj teknikoj, oni jen suprentiras la ekzekutaton per la ŝnuro jen forigas plankan klapon sub ĝiaj piedoj, tiel ke ĝi falas, ĝis la ŝnura maŝo ĝin haltigas. Foje oni sidigis la ekzekutoton sur rajdbesto, kiun oni forpelas.

Dum la pendumo plej ofte okazas rompo de nuka vertebro. Pro tio oni uzas falpordon, kiu ebligas duon-/unumetran falon de la korpo de la mortigato. Se oni ne faligas tiel forte la korpon aŭ la ŝnuro ne estas bone nodita kaj tiel longe sufokas la pendumatojn, ŝi/li povas pli longe suferi. Sed ankaŭ tiam la pendumato iĝas senkonscia post kelkaj sekundoj. Esplorante verŝajne tiujn lastajn okazojn (sufokado/svenado/pli longtempa vivlukto) en 1946 en Britio, oni mezuris, kiom longe plubatas la koro de pendumito, kaj trovis, ke la korsonoj estas stetoskope aŭdeblaj foje ĝis 15 minutoj post la pendumado. Elektrokardiografo eĉ konstatis koran aktivadon dum 25 minutoj. Sed temis ĉi-foje plej verŝajne pri sufoka pendumo (vidu sube ĉe sinmortigo). Okaze de nukorompa pendumo, la morto estas tuja.

Pendumo ofte estas konsiderata kiel malhonora metodo de ekzekuto, kompare al kapumo aŭ fusilumo.

Ankaŭ por linĉo oni ofte uzas pendumon, ĉar la necesaj iloj, ŝnuro kaj io por alkroĉi ĝin, estas facile haveblaj.

Sinmortigo[redakti | redakti fonton]

Pendumo estas inter la plej oftaj metodoj de sinmortigo.

Se la sinmortiganto ne rompas sian nukon, ofte eblas ene de kelkaj minutoj savi ĝian vivon; ideale unu aŭ du personoj subtenas la pendantan korpon por redukti la premon de la ŝnura maŝo, dum plia persono tranĉas la ŝnuron. La tenantaj personoj tiam provu kapti la falantan korpon por eviti lezojn per la falo.

Konataj pendumitaj ekzekutitoj[redakti | redakti fonton]

Tradicio[redakti | redakti fonton]

En Hispanio oni uzas tre ofte la frazon "Ne menciu la ŝnuron ĉe pendumito", kun signifo, ke oni ne menciu aferon antaŭ personoj suferintaj pro ĝi. Laŭ vortaro "no hay que mentar la soga en casa del ahorcado", tio estas, en dom' de pendigito, pri ŝnuro ne parolu.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri pendumo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos. 
  • Citaĵo
     Pendonto ne dronos. 
  • Citaĵo
     Tajloro krimis, botisto pendas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]