Wilhelm Keitel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Keitel
Wilhelm Keitel kiel feldmarŝalo.
Wilhelm Keitel kiel feldmarŝalo.
Naskiĝo: 12-an de oktobro 1882
en Flag of the German Empire.svg Helmscherode, Germana imperio
Morto: 19-an de julio 1946 (64 jaroj)
en Flago de Germanio Nurenbergo, Germanio
Soldata kariero
Rango: Generalfeldmarschall
Tempo de deĵoro: 19141945
Deĵoris en: Flag of the German Empire.svg Germana imperio (ĝis la jaro 1918)
Flag of Weimar Republic (defence minister 1921).svg Vajmara respubliko (ĝis la jaro 1933)
Flag of German Reich (1935–1945).svg Tria regno
Speco: Flag of German Empire (merchant+cross).svg Reichsheer (ĝis la jaro 1918)
Flag of Weimar Republic (war).svg Reichswehr (ĝis la jaro 1933)
Balkenkreuz.svg Wehrmacht (ĝis la jaro 1945)
Komandis al: Ĉefulo de OKW
Militoj: Unua mondmilito
Dua mondmilito
Medaloj: Kavalira Kruco
v  d  r
Information icon.svg

Wilhelm Bodewin Johann Gustav Keitel (22-an de oktobro 1882 en Helmscherode, Brunswick16-an de oktobro 1946 en Nurenbergo) estis germana feldmarŝalo dum la dua mondmilito kaj stabestro (OKW - Oberkommando der Wehrmacht) de Hitler.

Junaĝo kaj la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La feldmarŝalo Wilhelm Keitel estas subskribanta kapitulacon de la nazia Germanio en Berlino

Keitel naskiĝis en Helmscherode, Brunswick en Germana imperio kiel filo de Carl Keitel, grandbienulo el meza tavolo, kaj Apollonie Vissering. Fininte sian klerecon en Göttingen li decidiĝis por soldata servo kaj en la jaro 1901 li estas kun rango Fahnenjunker alvicigita al la 6-a regimento de malsupra-Saksia migranta artilerio. En 1909 li edziĝis kun Lisa Fontaine, la filino de riĉa grandbienulo, kun kiu li havis sume ses infanojn, el kiuj unu mortis ankoraŭ en eta aĝo. Dum la unua mondmilito Keitel estis forkomandita al la 46-a regimento de migranta artilerio en Wolfenbüttel, per kiu li pli poste batalis sur okcidenta fronto.

La 14-an de septembro 1914, dum bataloj en Flandrio en Belgio, li estis grave vundita per splitaĵo de grenado en la dekstran antaŭkubuton kaj la 8-an de oktobro de la sama jaro li estis avancita en rangon de Hauptmann (kapitano). Dum tiu ĉi okazo li estis ankaŭ honorigita per Fera Kruco de la unua grado.

Keitel estis en marto de 1915 tuj resaniĝinte alivicigita en generalstabon de la germana armeo kaj li neniam revenis la fronton. Post fino de la milito li restis en la nove kreita Reichswehr kaj li agadis ankaŭ en taĉmentoj de Freikorps, kie li helpis kun organizado de limgardistaro sur limo kun Pollando. Keitel agadis ankaŭ kiel divizia staba oficiro kaj pli poste li instruis preskaŭ du jarojn en soldata lernejo por rajdistaro en Hannover.

Pli poste en la jaro 1924 Keitel estis translokigita al Ministerio de defendo (Reichswehrministerium) en kancelarion de armeo. Sed baldaŭ li estis avancita al ĉefulo de organiza oficejo kaj li retenis la postenon eĉ post tio, kiam la naziistoj venis al potenco en la jaro 1933. Surbaze de rekomendo de generalo Werner von Fritsch li fariĝis komandanto de nove kreita nazia oficejo de la armitaj fortoj (Wehrmachtamt).

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1937 Keitel estis avancita en rangon de General der Artilerie (generalo de artilerio) kaj la sekvantan jaron li danke al Afero Blomberg-Fritsch fariĝas anstataŭanto de ministro de defendo (Reichskriegsministerium) kaj samtempe li transprenis funkcion de ĉefkomandanto de la armitaj fortoj de Wehrmacht (OKW).

En 1940 kun proksimiĝanta fino de franca militiro li estis avancita en rangon de feldmarŝalo kaj samtempe li estis honorigita per kavalira kruco pro aranĝo de armistico kun Francio, kio estas nekutima por komandanto, kiu "ne estas en kampo".

La morta korpo de Wilhelm Keitel post plenumo de verdikto de la internacia juĝa tribunalo en Nurenbergo

Dum la dua mondmilito Keitel pruvis, ke li estas malforta kaj singardema. Li kloipodis disparoli al Adolf Hitler invadon al Francio kaj li estis eĉ kontraŭ operaco Barbaroso. Ambaŭokaze li klinas sian vizaĝon al Hitler kaj metas al li sian rezignon. La gvidanto rifuzas akcepti ĝin.

La 20-an de julio 1944 li eskapis nevundita el lasta atenco kontraŭ Adolf Hitler - vidu operaco Valkirio.

Post la milito li estis juĝita en la Nurenberga proceso kaj kondamnita al mortpuno per pendumo pro krimoj kontraŭ paco, militaj krimoj kaj krimoj kontraŭ homeco.