Operaco Reinhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Operaco Reinhardt (germane: Aktion Reinhardt, aŭ Einsatz Reinhardt, Reinhard) – germanlingvaj kriptonomoj de holokaŭsto de judoj en Ĝenerala Gubernio kaj Bjalistoko-regiono, farita kadre de t.n. fina solvo de juda problemo (germane Endlösung der Judenfrage).

Genezo[redakti | redakti fonton]

La 20-an de januaro 1942 dum Wannsee-konferenco regopovoj de Nazia Germanio rezignis difinon de novaj malproksimaj geografiaj teritorioj por deportado de judoj kaj ekdecidis pri ekstermo de la juda nacio. La konferencon prezidis SS-Obergruppenführer Reinhard Heydrich, ĉefo de RSHA, protektoro de la Protektorato Bohemio kaj Moravio.

Ankoraŭ antaŭ la konferenco oni faris provojn de amasa gasumo en Ekstermejo Chełmno. Sekretario de la registaro de ĜG Josef Bühler proponis, ke oni elektu okupatan Pollandon pro gran daj amasiĝoj de judoj kaj ŝparo en transporto. Dum entrepreno de la decido judoj estis jam apartigitaj en getoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Laŭ unu el hipotezoj la nomo estis prenita de la familia nomo de ŝtatsekretario en Germana Ministerio de Financoj, Fritz Reinhardt, kaj indikis materiajn profitojn, kiujn la reĝimo akirus danke al murdo de 1,75 mln da judoj (ĉefe el Pollando). Kiam oni prezentis fakturojn, mono kaj valoraĵoj egalaj al ĉ. 180 milionoj da markoj estis deponitaj en Regna Banko por estonta utiligo de SS. SS-anoj engaĝitaj en la kampanjo erare komprenis ties nomon kiel devenantan de Reinhard Heydrich. Novaj esploroj tamen indikas ĝuste tian devenon de la nomo, kaj skribo Reinhardt rezultis de malĝusta ortografio interalie fare de Himmler, kiu tiel skribis la nomon de Heydrich.

Trapaso[redakti | redakti fonton]

Stabo de la operaco sub gvido de la komandanto de SS kaj de polico en Lublina distrikto SS-Obergruppenführer Odilo Globocnik estis en Lublin.

Kadre de la operaco estiĝis tri SS-Sonderkommandos Einsatz Reinhardt, SS utiligis fremdajn soldulojn, varbitajn plejparte elinter sovetaj militkaptitoj en la germana mallibero. Tiuj SS-komandoj gvidis ekstermo-kampanjon en tri lokoj: ekstermejo Bełżec, Sobibor kaj Treblinka. La centroj estis elektitaj pro arbarigitaj teritorioj, proksimaj al la limoj de ĜG kaj apud fervojo.

Oni ankaŭ uzis tendarojn estiĝintaj kiel koncentrejoj aŭ militkaptitejoj: (Auŝvico, Majdanek). Parton de judoj oni profitis por sklava laboro kadre de labortendaroj (Gross-Rosen, Riese).

Metodo de mortigo estis prilaborita surbaze de pli fruaj germanaj spertoj pri „eŭtanazio” de malkapabluloj kaj mensmalsanuloj, kiel „maltaŭgaj” (Aranĝo T4). Germana skipo senpere partoprenanta genocidon en Nazia Germanio plenumis la Aranĝon T4. Viktimoj estis alveturigataj per trajnoj, post eliro oni ordonis deponi valoraĵojn, senvestiĝi, poste direktis al gas-ĉambroj (sub preteksto de bano kaj seninfektigo), oni gasumis dum 10–20 minutoj per veturilaj gasoj aŭ ciklono B. Poste oni detranĉis harojn al virinoj, al ĉiuj forviŝis artefaritajn – orajn aŭ arĝentajn – dentojn, la korpoj estis unue enterigataj, en la dua etapo bruligataj. Cindrojn oni enterigis, disĵetis aŭ ĵetis la riveroj.

Dum la kampanjo oni murdis 1 280 000 judojn el kvar distriktoj de ĜG, 530 000 judojn de la distrikto Galicio (enkorpigita al ĜG la 1-an de aŭgusto 1941), 130 000 judojn el Bjalistoka regiono, kiujn oni alveturigis al Treblinka kune kun pluraj malpli grandaj grupoj el la areo de ĜG. Sume, dum la Operaco Reinhardt, sur teritorio de ĜG oni murdis ĉ. 2 milionojn de la juda popolo.

La operacon priskribis en sia raporto SS-Gruppenführer Fritz Katzmann, Komandanto de SS kaj Polico en Distrikto Galicio. Ĝi enhavas detalan ofican listigon de la eksterma agado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio, literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Raul Hilberg, The Destruction of European Jews volumoj 1-3. New York 1985, Eld. Holmes & Meier, ISBN 0-8419-0832-X, pola eldono Raul Hilberg Zagłada Żydów europejskich, volumoj 1-3, tradukis Jerzy Giebułtowski, Eldonejo Piotr Stefaniuk, patronato: Centrum Badań nad Zagładą Żydów IFiS PAN, Warszawa 2014, ISBN 978-83-935789-0-0.
  • Raul Hilberg, Sprawcy, ofiary, świadkowie. Zagłada Żydów 1933-1945 (Kaŭzintoj, viktimoj, atestantoj. Holokaŭsto de judoj 1933-1945) Eld. Cyklady, Warszawa 2007, ISBN 978-83-60279-16-8.
  • Fritz Katzmann, Rozwiązanie kwestii żydowskiej w dystrykcie Galicja (Solvo de juda problemo en distrikto Galicio), Instituto pri Nacia Memoro 2009, EAN: 9788391598306, ISBN 83-915983-0-6.
  • Dariusz Libionka (redaktoro), Akcja Reinhardt. Zagłada Żydów w Generalnym Gubernatorstwie (Operaco Reinhardt. Holokaŭsto de judoj en Ĝenerala Gubernio), Warszawa 2004, unua eldono, Instytut Pamięci Narodowej, ISBN 83-89078-68-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]