Majdanek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Majdanek

Konzentrationslager Lublin – nazia laborkoncentrejo kaj militkaptitejo en Lublin, funkcianta dum la jaroj 1941-1944. La ĝusta nomo estas KL Lublin, kaj la populara Majdanek (hebree מיידנק) devenas de la kvartalo de Lublin, kie ĝi troviĝas (Majdan Tatarski).

La naziaj ekstermejoj kaj koncentrejoj sur la tereno de okupita Pollando (1939–1945)
Mauzoleum

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la nazia koncentrejo estas nedisigeble ligita al la historio de la tereno inter Vistulo kaj Okcidenta Bugo dum la 2-a mondmilito, kaj precipe kun la politiko de ekstermado de judoj kaj slavoj, koncepto de ĝenerala germanigo de kelkaj regionaj urboj (Lublin kaj Zamość) kaj larĝe entreprenita deportado de loĝantaro el la regiono de Zamość.

Komence oni planis konstruon de negranda koncentrejo por lokigi 5-6 milojn de enkarceregitoj. Tamen aŭtune 1941 alvenis ordono pri tuja ekkonstruo de koncentrejo por militkaptitoj, kiu povus ampleksi 50 milojn de militkaptitoj. Oni ekplanis 236 barakojn, en tio 207 por malliberigitoj. Ĉe la konstruo laboris judoj - militkaptitoj de la pola armeo de 1939 kaj rusaj militkaptitoj. Vintre 1942 oni tamen ekplanis ampleksigi la terenon por pluaj 150 miloj de homoj. Estis rezervitaj 516 hektaroj. En la tria parto ektroviĝus vestolaborejoj Bekleidungswerke der Waffen SS, kiuj krom tajlora, pelta kaj trikota establejoj enhavus ankaŭ barakojn por ĉirkaŭ 40 mil de malliberigitoj.

La 1-an de majo 1944 al rango de la filio de Majdanek estis degradita al nazia koncentrejo KL Warschau, establita julie 1943 sur teritorio de estinta Varsovia geto.

Majdanek estis "liberigita" de Ruĝa Armeo la 23-an de julio 1944. Post evakuo restis tie ĉ. 1000 enprizonigitoj, zorgitaj de Pola Ruĝa kruco. Tamen tuj sur ties teritorio estis kreita koncentrejo de NKVD por soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, utiliganta ĝian infrastrukturon.

Komandantoj kaj konataj gardistoj[redakti | redakti fonton]

  • SS-Standartenführer Karl Otto Koch (1941 – VIII 1942)
  • SS-Obersturmbannführer Max Koegel (VIII 1942 – XI 1942)
  • SS-Hauptsturmführer, kaj de majo 1943 Sturmbannführer, Arthur Hermann Florstedt (XI 1942 – IX 1943)
  • SS-Obersturmbannführer Martin Weiss (XI 1943 – IV 1944)
  • SS-Obersturmbannführer Arthur Liebehenschel (V 1944 – VII 1944)
  • Gardistinoj: Elsa Ehrich, Hermine Braunsteiner, Hildegard Lächert

Konataj enprizonigitoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]