Intelektulkampanjo de Lublin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Intelektulkampanjo de Lublin (germane: Sonderaktion Lublin) – reprezalia kampanjo kontraŭ elitoj de Lublin, farita de germanaj okupantoj novembre 1939.

La kampanjon komencis amasaj arestoj, kies viktimoj estis kelkcent reprezentantoj de socia kaj intelekta elito de Lublin. Germanoj tiutempe arestis i.a. 2 episkopojn kaj membrojn de la kurio de Lublina Ĉefdiocezo, ĉiujn enestantajn en la urbo lekciistojn de Katolika Universitato de Lublin, ankaŭ plurajn instruistojn, juristojn kaj oficistojn. Plimulton de enprizonigitoj post certa tempo oni liberigis al hejmoj. Tamen ĉ. 70 poloj estis pafmortigitaj, kaj laŭvicaj kelkdek forveturigitaj al koncentrejoj. La nomon Sonderaktion Lublin por la eventoj atribuis polaj historiistoj.

Pro la fakto, ke oni daŭrigis arestojn en laŭvicaj monatoj kaj ili ampleksis ceterajn urbojn de la distrikto Lublin (Chełm, Hrubieszów, Krasnystaw, Lubartów, Łęczna kaj Zamość), en kelkaj fontoj suma nombro de poloj arestitaj kadre de la kampanjo estas pritaksata al ĉ. 2000.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jochen Böhler, Klaus-Michael Mallmann, Jürgen Matthäus, Einsatzgruppen w Polsce (Einsatzgruppen en Pollando), Bellona, Varsovio 2009, ISBN 978-83-11-11588-0.
  • Józef Kasperek, Kronika wydarzeń w Lublinie w okresie okupacji hitlerowskiej (Kroniko de eventoj en Lublin dum la Hitlera okupado), Wydawnictwo Lubelskie, Lublin 1989, ISBN 83-222-0491-4.
  • Zygmunt Mańkowski (redaktoro), Hitlerowskie więzienie na Zamku w Lublinie 1939-1944 (Hitlera malliberejo en la Kastelo de Lublin 1939-1944), Wydawnictwo Lubelskie, Lublin 1988, ISBN 83-222-0446-9.
  • Zygmunt Mańkowski (redaktoro), Sonderaktion Lublin. Listopad 1939 (Intelektulkampanjo de Lublin. Novembro 1939), Zakład Historii Najnowszej UMCS&OKBZpNP-IPN w Lublinie&Klub byłych Więźniów Politycznych Zamku Lubelskiego i „Pod Zegarem” w Lublinie, Lublin 1989, ISBN 83-227-0259-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]