Distrikto Lublin
| Distrikto Lublin | |||
| Pola nomo | powiat lubelski | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Lublinio | ||
| Ĉefurbo | Lublin | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | - | ||
| urbo-kampaj | 2 | ||
| kampaj | 14 | ||
| Urbeco | 8,94 | ||
| Areo | 1679.42 km2 | ||
| Loĝantaro | 163749 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 98/km2 | ||
| Aŭtokodo | LUB | ||
| TERYT | 3.06.09.09.00.0 | ||
| Estro | Zdzisław Antoń (ekde kiam?) | ||
| Adreso de estraro | ul. Spokojna 9 | ||
| Retpoŝto de estraro | starostwo@powiat.lublin.pl | ||
| Poŝtkodo de estraro | Janów Lubelski 20-074 | ||
| Telefono de estraro | 81 532-21-26 | ||
| Fakso de estraro | 81 534-73-73 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiat.lublin.pl | ||
La distrikto Lublin - pole powiat lubelski - estas distrikto en la provinco aŭ vojevodio Lublinio de Pollando. Administra centro estas la urbo Lublin, kiu tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed nur preskaŭ ĉirkaŭatas de ĝi. La distrikto konsistas el la urboj Bełżyce kaj Bychawa kaj el 14 pliaj komunumoj. Fine de 2023 en la distrikto vivis 163 749 loĝantoj sur areo de 1 679,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 98 loĝantoj/km².
Najbaraj distriktoj
[redakti | redakti fonton]- Lublin (la urbo kun distriktaj rajtoj)
- distrikto Lubartów
- distrikto Łęczna
- distrikto Świdnik
- distrikto Krasnystaw
- distrikto Biłgoraj
- distrikto Janów Lubelski
- distrikto Kraśnik
- distrikto Opole
- distrikto Puławy
Distrikto Lublin en la Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]- ekster kunteksto de historia ĉapitro -
Samnoman nomon havis jam dum la Dua Mondmilito administra unuo (germane: Distrikt Lublin) en la tiel nomata Ĝenerala Gubernio de la 26-a de oktobro 1939 ĝis la 25-an de julio 1944. En 1940 ĝi ampleksis areon de 26 848 km² kaj en 1942 – 26 560 km². Estro de la distrikto konstatis, ke ĝis la 5-a de oktobro 1942 de Tria Regno alvenis 8009 judoj. Tiu unuo konsistis ĉefe el vojevodioj de la Dua Pola Respubliko ekzistantaj en la jaroj 1919–1939 kun ĉefurboj en Lublin kaj Lvovo (parto de ĝi).
En la distrikto oni notis novembre 1942 365 agadojn de rezistomovado.
Dum la dua soveta okupado de Pollando la 20-an de oktobro 1944 en la distrikto soveta armea juĝejo en vilaĝo Niedrzwica kondamnis al mortpuno 4 soldatojn de Pola Enlanda Armeo.
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

