Ĝenerala Gubernio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉefgubernio)
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la Ĝenerala Gubernio en Pollando kaj Galicio

La nomo Ĝenerala GubernioĈefgubernio (germane Generalgouvernement; pole Generalne Gubernatorstwo) rilatis al teritorioj de la iama Dua Pola Respubliko, kiujn inter 1939 kaj 1945 nazia Germanio militokupis kaj ne rekte enigis en la teritorion de la Germana Regno, samkiel al la tie starigitaj administraj strukturoj sub ĉefguberniestro kaj nazia funkciulo Hans Frank kaj ties vicguberniestro Arthur Seyß-Inquart kun sidejo en Krakovo. Ĝi entenis komence areon de 95.000 km² kaj estis pligrandigita la 1-an de aŭgusto 1941 per la antaŭe sovetunie okupita Distrikto Galicio de la iama Dua Pola Respubliko je 142.000 km².

Proklamo de la Ĝenerala Gubernio flanke de Nazia Germanio estis malkonkorda al la internacia juro (konvencio de Hago el 1907) kaj konsekvence eksterleĝa. Tial la gubernio estis subjekto nek de internacia juro nek de publika.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Janusz Gumkowski, Tadeusz Kułakowski, Zbrodniarze hitlerowscy przed Najwyższym Trybunałem Narodowym (Krimuloj de Hitler antaŭ Plejsupera Nacia Tribunalo), Wydawnictwo Prawnicze, Varsovio 1965
  • Szymon Datner, Zbrodnie okupanta w czasie Powstania Warszawskiego w 1944 roku (Krimoj de okupanto dum la Ribelo de Varsovio en 1944), Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej, Varsovio 1962
  • Czesław Madajczyk, Generalna Gubernia w planach hitlerowskich. Studia (Ĝenerala Gubernio laŭ planoj de Hitler. Studoj). , Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio, 1961
  • Roman Z. Hrabar, Hitlerowski rabunek dzieci polskich (1939–1945) (Hitlera homforkapto de polaj infanoj (1939-1945)), Wydawnictwo Śląsk, Katowice 1960

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]