KL Warschau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KL Warschau (germane: Waffen-SS Konzentrationslager Warschau, Arbeitslager Warschau, ordinare "Gęsiówka") estis nazia koncentrejo fondita laŭ ordono de Reichsführer-SS Heinrich Himmler sur teritorio de la estinta Varsovia geto, funkcianta de julio 1943 ĝis aŭgusto 1944.

Historio[redakti | redakti fonton]

KL Warschau okupis areon inter tiutempaj stratoj Gęsia, Zamenhofa, Okopowa, Gliniana, Ostrowska kaj Wołyńska. Komence funkciis kiel memstara koncentrejo, poste estis transformita en filion de la koncentrejo Majdanek. Trapasis ĝin ne malpli ol 7250 malliberuloj. Tio estis judoj el diversaj landoj de Eŭropo, kiujn oni devigis al laboro pri malkonstruo de ruinoj de la Varsovia geto kaj pri regajno kaj klasifiko de ĉiuspeca valora havaĵo ankoraŭ troviĝanta sur ties tereno. La koncentrejo kaj apudaj al ĝi ruinoj estis utiligataj de germanoj kiel loko de ekzekutoj. Oni tie amase pafmortigis polajn politikajn malliberulojn, viktimojn de homforkaptoj kaj judojn kaptitajn "ĉe la arja flanko". Nombron de la viktimoj de KL Warschau oni taksas je ĉ. 20 mil, en tio ĉ. 10 mil poloj.

Fine de julio 1944 germanoj komencis evakuon de la koncentrejo. Preskaŭ 4 mil malliberigitojn oni forpelis piede al Kutno, kaj tiujn, kiuj travivis tiutempan "marŝon de morto", oni forveturigis al koncentrejo Dachau. La 5-an de aŭgusto 1944 la koncentrejo estis konkerita de la soldatoj de bataliono "Zośka", kiuj liberigis 348 restadantajn ankoraŭ en ĝi judojn.

Opinie de Maria Trzcińska KL Warschau havis multe pli grandajn dimensiojn, ol tion akceptas oficiala historiografio kaj estis ekstermejo, en kiu helpe de gasejoj germanoj amase murdis loĝantojn de Varsovio. En la koncentrejo estus pereintaj 200 mil personoj, pliparte etnaj poloj. La konstataĵoj de Trzcińska estas ne akceptataj de la Instituto pri Nacia Memoro kaj plimulto de polaj historiistoj.

El la kroniko[redakti | redakti fonton]

  • La 23-an de julio 1943 Heinrich Himmler estis informita pri kreo, ene de Varsovia geto, de la koncentrejo KL Warschau, en kiu la 19-an de julio troviĝis jam 300 malliberuloj
  • La 17-an de aŭgusto 1944, dum la ribelo de Varsovio, "Głos Starego Miasta" (Voĉo de Malnova Urbo) publikigis depeŝon al la Monda Juda Kongreso pri tuja helpo por liberigitaj judoj el KL Warschau

Postmilita sorto de la koncentrejo[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post forigo de germanoj el Varsovio parto de la antaŭa KL Warschau estis transprenita de soveta NKVD, kiu tie establis propran koncentrejon por germanaj militkaptitoj, membroj de Pola Enlanda Armeo kaj Anatemitaj Soldatoj. Ĝi funkciis de januaro ĝis majo 1945. La enprizonigitoj estis tenataj en malbonegaj kondiĉoj, verŝajne okazis tie pluraj ekzekutoj. Inter konindaj malliberuloj troviĝis pola verkisto Marek Nowakowski.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • Memortabuloj en la Muzeo de Pawiak, strato de Mordechaj Anielewicz kaj en du preĝejoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Władysław Bartoszewski, Warszawski pierścień śmierci 1939–1944 (Varsovia mortoringo 1939-1944), Interpress, Varsovio 1970
  • Bogusław Kopka, Gułag na Wisłą. Komunistyczne obozy pracy w Polsce 1944–1956 (Gulago apud Vistulo. Komunistaj laborkoncentrejoj en Pollando 1944-1956), Wydawnictwo Literackie, Krakovo 2019, ISBN 978-83-08-06753-6
  • Maria Trzcińska, Obóz zagłady w centrum Warszawy. Konzentrationslager Warschau (Ekstermejo centre de Varsovio. Konzentrationslager Warschau), Polskie Wydawnictwo Encyklopedyczne, Radom 2002, ISBN 83-88822-16-0