Instituto pri Nacia Memoro
Instituto pri Nacia Memoro | ||
---|---|---|
![]() | ||
esplorinstituto kolekto arkivo vd | ||
Dum | 1998 - nekonata/nuntempe | |
Geografia situo | 52° 10′ 54″ N, 21° 0′ 4″ O (mapo)52.1815765721.00103676Koordinatoj: 52° 10′ 54″ N, 21° 0′ 4″ O (mapo) | |
| ||
Sidejo | Varsovio | |
Lando(j) | Pollando | |
Retejo | Oficiala retejo | |

La Instituto pri Nacia Memoro (pole Instytut Pamięci Narodowej - IPN; trad. Komisiono pri Juĝprocesa Punado de Krimoj kontraŭ la Pola Nacio – estas scienca institucio enketrajtiga. La instituto ekfunkciis la 19-an de januaro 1999 laŭ la leĝo de la 18-a de decembro 1998. La sidejo de IPN troviĝas en Varsovio ĉe la strato Towarowa 28. Ĝi posedas 11 filiojn en urboj, kie estas apelaciaj tribunaloj. En laŭvicaj 7 urboj oni kreis delegitarojn de la filioj.
Taskoj kaj ĉefaj agaddirektoj[redakti | redakti fonton]
Al la taskoj apartenas:
- kolektado kaj dispono pri dokumentoj de ŝtataj sekurecorganoj, prilaboritaj de la 22-a de julio 1944 ĝis la 31-a de decembro 1989,
- juĝprocesa punado de naziaj kaj komunistaj krimoj,
- eduka agado.
Objekto de la enketesplorado estas i.a.:
- militkrimoj flanke de civiloj kaj militistoj de la Nazia Germanio sur la terenoj de okupata Pollando, deportado al koncentrejoj,
- deportado de soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj de aliaj sendependaj unuoj kaj loĝantoj de Orientaj Limregionoj de la Dua Respubliko profunden al Sovetunio
- ekstermado sur polaj teritorioj inter Vistulo kaj Okcidenta Bugo en la jaroj 1944–1947 fare de soveta NKVD.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Sławomir Cenckiewicz
- Antoni Dudek
- Andrzej Gwiazda
- Janusz Kurtyka
- Andrzej Nowak
- Bronisław Wildstein
- Krzysztof Wyszkowski
- Jan Żaryn
Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Januare 2021 Facebook blokis polan dokumentan filmon pri holokaŭsto, prezentantan la historion de germana trudlabora infan-koncentrejo, kiu dum 3 jaroj funkciis ene de Lodza geto por 3 mil infanoj - pro granda mortemo nomata malgranda Aŭŝvico. Malblokita post kelkaj horoj pro protestoj de la Instituto pri Nacia Memoro
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝo de IPN
- Haltejo historio - virtuala vojaĝo, vera historio