Andrzej Nowak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Nowak
Persona informo
Andrzej Nowak
Naskiĝo 12-an de novembro 1960 (1960-11-12) (63-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Familio
Edz(in)o Justyna Chłap-Nowakowa vd
Profesio
Okupo historiistobibliotekistopublikigisto • universitata instruisto vd
Laborkampo historio • socia historio • politika historio vd
Doktoreca konsilisto Wiktoria Śliwowska vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrzej Witold Nowak (naskiĝis la 12-an de novembro 1960 en Krakovo - pola historiisto, publicisto, sovetologo, profesoro pri homa scienco, lekciisto de Jagelona Universitato, docento en Historia Instituto de PAN (Pola Scienca Akademio) (gvidanto de laborstudejo pri Historio de Rusio kaj Sovetunio), membro de la Pola Akademio de Scipovoj, ĉefredaktoro de dumonata revuo Arcana (1991-2012). Aŭtoro de la ciklo de libroj "Dzieje Polski" (Historio de Pollando). De 2016 kolegiano de Instituto pri Nacia Memoro, aŭtoro de pluraj gravaj verkoj pri historio de Pollando, specialiĝas pri politika filozofio de Orienta Eŭropo de la 19-a jarcento kaj 20-a jarcento. Lekciinta historion de la Orienta Eŭropo interalie en Universitato Rice, Universitato Kolumbio, Universitato Harvard, Masaryk-Universitato en Brno, Universitato de Tokio, Universitato de Varsovio kaj en Collegium Civitas en Varsovio.

Agado en amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

De 1980 estas engaĝita en publicista agado. Unue kadre de t.n. samizdato, ĉefe pri rilato de Pollando al ties orientaj najbaroj. De 1988 ĝis 1991 sekretario de redakcio, kaj en la jaroj 1991-1994 ĉefredaktoro de devenanta de "subtero" dumonata revuo "Arka"; de la fino de 1994 ĉefredaktoro de dumonata kultura-politka revuo "Arcana" (ĝis fino de 2011 – 102 numeroj). En la jaroj 1989-1991 ĵurnalisto; li finis kurson de internacia ĵurnalismo en agentejo Reuters en Londono en 1990. Ekde 1989 publikigas artikolojn, intervjuojn kaj komentariojn i.a. en Rzeczpospolita, Nasz Dziennik, Gazeta Polska, Gazeta Wyborcza. Prezidanto de Inspekta Konsilio de Pola Radio Krakovo (1993-1995); membro de Programa Konsilio de Pola Radio en Varsovio de 1997 ĝis 2001. Kiel spertulo pri aferoj de orienta politiko ofta gasto en televidaj programoj.

Decembre 2012 iĝis publicisto de semajnrevuo "W Sieci" (En Reto). Li publikigas ankaŭ en monatrevuo "WPIS - Wiara, Patriotyzm i Sztuka" (WPIS - Kredo, Patriotismo kaj Arto) kaj kunsidis en Fondaĵ-Konsilio de Reduta Dobrego Imienia – Polska Liga przeciw Zniesławieniom (Reduto de Bona Nomo - Pola Ligo kontraŭ Malhonorigado).

Oktobre 2015 iĝis membro de Nacia Konsilio de Evoluo establita de prezidento Andrzej Duda.

Opinioj[redakti | redakti fonton]

De multaj jaroj postulas ĝisfundan lustracion de scienca medio kaj malkaŝon fare de Rusio arkivojn de la Dua Pola Respubliko kune kun rilatantaj al la masakro de Katin. Estas adepto de lustracio, plena malkaŝo la de dokumentoj de IPN (Instituto pri Nacia Memoro)

Li apartenas al kritikistoj de la libroj de Jan Tomasz Gross pri rilatoj inter poloj kaj judoj, kaj estas kontraŭulo kaj kritikisto de la tiel nomata "politika korekteco".

En 2005 estis membro de la Honora Komitato de Apogo al Lech Kaczyński, kaj en 2010 de la apoga komitato al Jarosław Kaczyński dum prezidenta balotado.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Karol Wojtyła – Jan Paweł II. Kronika życia i pontyfikatu (Karol Wojtyła - Johano Paŭlo la 2-a. Kroniko pri vivo kaj pontifiko)
  • Jak rozbić rosyjskie imperium? Idee polskiej polityki wschodniej 1733-1921 (Kiel frakasi rusan imperion? Ideoj de la pola priorienta politiko en 1733-1921)
  • Od imperium do imperium. Spojrzenia na historię Europy Wschodniej (De imperio ĝis imperio. Rigardo al historio de la Orienta Eŭropo)
  • Polska i trzy Rosje. Studium polityki wschodniej Józefa Piłsudskiego (Pollando kaj tri Rusioj. Studo de la priorienta politiko de Józef Piłsudski)
  • Poland. Landscape, Art, History, Wydawnictwo Kluszczyński, Kraków 2005
  • Karol Wojtyła – Jan Paweł II. Kronika życia i pontyfikatu, Eldonejo Kluszczyński, Kraków 2005 (angligo: John Paul II 1920-2005 Illustrated Biography)
  • History and Geopolitics. A Contest for Eastern Europe, Wydawnictwo Polski Instytut Spraw Międzynarodowych, Warszawa 2008
  • Historia politycznych tradycji (Historio de politikaj tradicioj)
  • Hołd Katyński (Katina omaĝo) (eseo: Pamięć Katynia: łańcuch niewidzialny; Memoro pri Katin: nevidebla ĉenaro), Eldonejo Biały Kruk 2010
  • Ojczyzna Ocalona. Wojna sowiecko-polska 1919-1920 (Patrio Savita. Pola-bolŝevika milito 1919-1920), Biały Kruk 2010
  • Krzyż polski. Patriotyzm i męczeństwo (Pola kruco. Patriotismo kaj martireco) (eseo: Wolność krzyżami się mierzy; Libereco mezuriĝas per krucoj), Biały Kruk 2011
  • Hołd Katyński II (Katina omaĝo II) (eseo: Sens polskiej pamięci; Senco de la pola memoro), Biały Kruk 2011
  • Od Polski do post-polityki (De Pollando ĝis post-politiko), Kraków 2010
  • Imperium a ti druzi. Rusko, Polsko a moderni dĕjiny východni Evropy, Eldonejo CDK, Brno 2010
  • Imperiological Studies. A Polish Perspective, Eldonejo Societas Vistulana, Kraków 2011
  • Strachy i Lachy. Przemiany polskiej pamięci (Timoj kaj Poloj. Ŝanĝiĝoj de la pola memoro), Biały Kruk, Kraków 2012
  • Dzieje Polski. Skąd nasz ród (Historio de Pollando. De kie nia gento), volumo 1, Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2014
  • Uległość czy niepodległość (Fleksemo aŭ sendependeco), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2014
  • Wygaszanie Polski 1989-2015 (Estingado de Pollando 1989-2015), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2015
  • Pierwsza zdrada Zachodu. 1920 - zapomniany appeasement (La unua pefido de Okcidento. 1920 - forgesita politiko de cedoj), Wydawnictwo Literackie, Kraków 2015
  • Dzieje Polski. Od rozbicia do nowej Polski (Historio de Pollando. De dispartigo al nova Pollando), volumo 2, Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2015.
  • Historia i Polityka (Historio kaj Politiko), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2016.
  • Polskość jest przywilejem (Poleco estas privilegio), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2016, ISBN 978-83-7553-219-7.
  • Dzieje Polski. Królestwo zwycięskiego Orła (Historio de Pollando. Reĝlando de venka Aglo), volumo 3, Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2017.
  • Niepodległa! 1864–1924. Jak Polacy odzyskali Ojczyznę (Sendependa! 1864-1924. Kiel poloj reakiris Patrujon), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2018, ISBN 978-83-7553-242-5.
  • Filary Niepodległości (Kolonoj de Sendependeco), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2018.
  • Dzieje Polski. Trudny złoty wiek (Historio de Pollando. Malfacila ora jarcento), volumo 4, Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2019, ISBN 978-83-7553-277-7.
  • Klęska Imperium Zła. Rok 1920 (Malvenko de la Imperio de malbono. Jaro 1920), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2020, ISBN 978-83-7553-290-6[20].
  • Dzieje Polski. Imperium Rzeczypospolitej (Historio de Pollando. Imperio de Pola Respubliko), v olumo 5, Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2021, ISBN 978-83-7553-328-6.
  • Polska i Rosja. Sąsiedztwo wolności i despotyzmu X–XXI w. (Pollando kaj Rusio. Najbareco de libero kaj despotismo), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2022, ISBN 978-83-7553-340-8.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nie należę do „salonu”. Z prof. Andrzejem Nowakiem rozmawia Mariusz Bober (Mi ne apartenas al "salono". Kun profesoro Andrzej Nowak parolas Mariusz Bober), „Nasz Dziennik”, 12-13 IX 2009
  • Elżbieta Morawiec, Kim pan jest, profesorze (Kiu vi estas, sinjoro profesoro), „Gazeta Polska”, 20 I 2010;
  • Ewa Łosińska, Krakowska przystań konserwatyzmu (Krakova haltejo de konservatismo), „Rzeczpospolita”, 27-28 II 2010;
  • Mateusz Wyrwich, Próbuję coś mówić od siebie. Sylwetka: prof. Andrzej Nowak (Mi provas ion diri de mi. Silueto: profesoro Andrzej Nowak), „Niedziela”, 3 X 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]