Gazeta Polska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gazeta Polska (pole: Pola Gazeto) - influa pola semajngazeto soci-politika, konekta kun pollanda politika dekstraflanko. Ties estro estas Tomasz Sakiewicz. Kaj publikigistoj interalie: Ryszard Czarnecki, Andrzej Gwiazda, Waldemar Łysiak, Stanisław Michalkiewicz, Piotr Semka, Robert Tekieli, Krzysztof Wyszkowski, Rafał A. Ziemkiewicz, pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski. De septembro 2011 kelkiuj ĵurnalistoj de la semajnrevuo publikigas ankaŭ en „Gazeta Polska Codziennie” (Pola Gazeto Ĉiutage), kaj krome en interreta informa portalo Niezalezna.pl.

La semajngazeton apogas Juro kaj Justeco, kiu donas siajn lokojn kaj deputitajn oficejojn por renkontoj de la Kluboj de Gazeta Polska. La kluboj regule aranĝas renkontojn kun politikistoj de la partio, montro de filmoj kaj konversacioj kun ĵurnalistoj, publicistoj kaj verkistoj.

Temaro[redakti | redakti fonton]

„Gazeta Polska” estas revuo dediĉita grandparte al la nuntempaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj eventoj. Distinga pensfadeno estas analizo de la nuntempa pola ekstera politiko, ankaŭ kunlaboro kun Eŭropa Unio. Ofte estas publikigataj artikoloj pri malordaĵoj (ekz. korupto) en ĉiuj sferoj de la publika vivo. Signifan parton okupas ankaŭ temoj ligitaj kun historio de Pollando. Oni prezentas interalie soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj viktimojn de komunista aparato de reprezalioj. En publicistiko de „Gazeta Polska” ofte estas traktataj problemoj de senkomunismigo kaj lustracio de publikaj personoj.

Post katastrofo de la pola registara aviadilo Tu-154 en Smolensk aprile 2010 multe da loko oni dediĉis ankaŭ al klarigo de ĝiaj kaŭzoj, oni interalie pridubis esplorkompetentecon pri la katastrofo de la rusa Interŝtata Aviada Komitato kaj la pola Esplor-Komisiono de Aviadaj Katastrofoj.

Kluboj de Pola Gazeto[redakti | redakti fonton]

Legantoj de „Gazeta Polska” kreas lokajn diskut-klubojn, nomataj Kluboj de la Pola Gazeto, organizantaj filmo-prezentojn kaj renkontoj kun politikistoj, ĵurnalistoj, publicistoj kaj verkistoj el la dekstra orientiĝo. Post la katastrofo de Smolensk membroj de la Kluboj organizas ĉiumonatan celebron memorigantan ties viktimojn, precipe memormarŝojn.

La kluboj aktivas ankaŭ eksterlande en lokoj de la pola diasporo: Ĉikago, Nov-Jorko, Londono, Dublin, Parizo, Leeds, Vankuvero, Frankfurto ĉe Majno, Berlino, Sidnejo. La 15-an de marto 2012 Gazeta Polska organizis Grandan Forveturon al Hungario, dum la vojaĝo manifestante en Radom, Kielce, Krakovo, Tarnów kaj Nowy Sącz. Sume 3 000 homoj alvenis al Budapeŝto por apogo de Viktor Orbán.

Preskvanto de la gazeto aŭguste 2014 egalis al 40 660 ekzempleroj.

Homo de la Jaro de Pola Gazeto[redakti | redakti fonton]

De 1995 la redakcio atribuas ĉiujare distingon Homo de la Jaro de Pola Gazeto. Pasintece la titolon ricevis interalie Bogusław Nizieński kaj Alicja Grześkowiak. Krome estis distingitaj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]