Mateusz Morawiecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mateusz Morawiecki
Persona informo
Mateusz Jakub Morawiecki
Naskonomo Mateusz Jakub Morawiecki
Naskiĝo 20-an de junio 1968 (1968-06-20) (55-jaraĝa)
en Vroclavo
Religio katolikismo vd
Lingvoj polaangla vd
Ŝtataneco Pola Popola RespublikoPollando vd
Alma mater Universitato de VroclavoUniversitato de BazeloHamburga universitato • Wrocław University of Science and Technology • IX Liceum Ogólnokształcące im. Juliusza Słowackiego we Wrocławiu • Ekonomika Universitato de Vroclavo vd
Partio Rajto kaj Justeco (ekde 2016)
Subskribo Mateusz Morawiecki
Familio
Patro Kornel Morawiecki vd
Gefratoj Anna Morawiecka vd
Edz(in)o Iwona Morawiecka vd
Infanoj Aleksandra Morawiecka • Jeremiah Morawiecki • Magdalena Morawiecka • Ignacy Morawiecki vd
Profesio
Okupo pola manaĝero kaj bankisto
Laborkampo politikohistorioekonomikomakroekonomiko • banka industrio vd
Aktiva dum 1979– vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Pollando
Dum ekde 11-a de decembro 2017 ĝis decembro 2023
Antaŭulo Beata Szydło
Sekvanto Donald Tusk
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mateusz Jakub MORAWIECKI [Mateŭŝ Jakub Moravjecki] (naskiĝis la 20-an de junio 1968) estas pola manaĝero kaj bankisto, ano de partio Rajto kaj Justeco, de la jaro 2015 Vic-Ĉefministro kaj Ministro pri la Disvolviĝo en la Registaro de Beata Szydło, la 8-an de decembro 2017 li estis nomumita fare de Prezidento de Pollando Andrzej Duda por la ofico de Ĉefministro de Pollando kaj estis de la 11-a de decembro 2017 la Ĉefministro de Pollando ĝis decembro 2023.

La 9an de januaro 2018 la Ĉefministro Mateusz Morawiecki faris la ŝanĝojn en sia registaro, aperis la jenaj novaj ministroj:

  • Andrzej Adamczyk - ministro pri infrastrukturo,
  • Mariusz Błaszczak - ministro pri la nacia defendo (antaŭe li estis ministro pri internaj aferoj kaj administrado),
  • Joachim Brudziński - ministro pri internaj (enlandaj) aferoj kaj administrado,
  • Jacek Czaputowicz - ministro pri la eksterlandaj aferoj,
  • Teresa Czerwińska - ministro pri la financaj aferoj,
  • Jadwiga Emilewicz - ministro pri la entreprenemo kaj teknologio,
  • Henryk Kowalczyk - ministro pri la medio,
  • Jerzy Kwieciński - ministro pri la investado kaj disvolviĝo,
  • Łukasz Szumowski - ministro pri la sano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gepatroj de la patrino devenis de Stanisławów kaj de la patro de Varsovio. En la jaro 1987 li finis la 9-an Liceon de Juliusz Słowacki en Vroclavo, sekve la Historian Fakultaton en la Vroclava Universitato kaj poste la negocadministradon en Vroclava Politekniko, Vroclava Ekonomik-Akademio (1995) Universitato en Konektikuto (1993) kaj Universitato de Bazelo. Li finis ankaŭ la postdiplomajn studojn pri la eŭropunia juro kaj ekonomikon de mastrumintegriĝo en la Hamburga Universitato (1995).

Li flue parolas la anglan, la germanan kaj la rusan.

Dum la lernejaj jaroj li engaĝiĝis en la opozician agadon, interalie kopiis kaj disvastigadis la eldonaĵojn malpermesitajn de la tiama reĝimo. Unusola neplenaĝa membro de Solidareco Batalanta. Li estis aktiva en la Sendependa Asocio de Studentoj. Post la enkonduko la militleĝo en la 1981 (Milita stato en Pollando) li presis kaj disvastigadis la samajn malpermesitajn eldonaĵojn. Dufoje batita de komunistaj sekretaj servoj (devigita prepari sian tombon). Por pasigi abituron devis oficiale esti malsana.

En la jaro 2013 li estis distingita per la Kruco de Libereco kaj Solidareco pro la agado por sendependeco kaj suvereneco de Pollando kaj pro la agado por respektado de homrajtoj dum la komunisma reĝimo [1].

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li estas filo de Kornel Morawiecki kaj havas kvar fratinojn. Li estas edziĝinta de la unua duono de la 90-aj jaroj kun Iwona kaj li havas 4 infanojn (du filojn kaj du filinojn).[2].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 23-an de aprilo 2016 prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Eduardo Kozyra renkontiĝis kun Mateusz Morawiecki (tiam Vic-Ĉefministro de Pollando) dum la 9a Pomeria Kongreso de Civitanoj en Gdansko kaj interparolis kun li danke al la rekomendo de d-ro Janusz Beński (EDE-ano kaj ano kaj grava politikisto el partio Unio de Laboro en Gdynia). La Ĉefministro dum tiu tripersona renkontiĝo daŭranta nur dek minutoj interesiĝis pri la atingoj kaj ŝancoj de Esperanto en Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj. Kozyra rakontis pri la vetoo de Francio kontraŭ Esperanto en la jaro 1924 en Ligo de Nacioj kaj iaj ŝancoj en la jaro 1959 en UN kaj tamen ĉefe ekinteresiĝis Morawiecki pri la voĉdonado en Eŭropa Parlamento en aprilo 2004 kie por Esperanto voĉdonis 43% kompare kun preskaŭ 9 % apogo al la angla, iom pli ol 10 % por la germana kaj iom pli ol la 7 % por la franca. Temis pri la balotado en EP "Kiu lingvo por EU". Tiam dum tiu balotado amendo (leĝŝanĝpropono) de MEP Gianfranco Dell'Alba el la Radikala Partio de Emma Bonino donis imponan apogon por Esperanto 43% !!! (detale pri tio legu en E-Vikipedio en la artikolo: Emma Bonino en la ĉapitro: "Emma Bonino kaj Esperanto"). Jen fragmento de la informo pri tiu evento en la E-redakcio de Pola Radio: ...Historia evento, kiu havis lokon en la Eŭropa Parlamento – nome oficiala alfronto de la demando pri Esperanto kiel pontlingvo, eĉ se malfavora por ĝi (nome 120 eŭropparlamentanoj voĉdonis por Esperanto dum 160 kontraŭis). En la maja „La ondo de esperanto” Walter Żelazny iom proksimigas la historion de tiu ĉi priatento de Esperanto en la Eŭropa Parlamento – kaj krome ankaŭ li en la kunteskto de la proksimiĝantaj eŭrop-balotoj reliefigas, kion eŭropuniaj esperantistoj devus priatenti en la programo de diversaj partioj, kiuj kandidatigos siajn partianojn je eŭrop-deputitoj (MEP), ... ([3]).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Postanowienie Prezydenta Rzeczypospolitej Polskiej z dnia 25 października 2013 r. o nadaniu odznaczeń.
  2. [ http://wroclaw.wyborcza.pl/wroclaw/1,142076,19176075,mateusz-morawiecki-z-wyzyn-bankowosci-do-rzadu-pis-ku-chwale.html Mateusz Morawiecki – od rewolucjonisty do milionera i wicepremiera wyborcza.pl 12a listopada 2015 2016-01-05]
  3. http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=10753