Universitato de Vroclavo
Universitato de Vroclavo | ||
---|---|---|
![]() | ||
fondodato | 1702 | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 6′ 49″ N, 17° 2′ 0″ O (mapo)51.11361111111117.033333333333Koordinatoj: 51° 6′ 49″ N, 17° 2′ 0″ O (mapo) | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 34 621 (stato: 30-a de novembro 2010) | |
nombro de kunlaborantoj | 3 480 | |
el tio profesoroj | 426 | |
Diversaĵoj | ||
retejo | https://uwr.edu.pl/en/ Oficiala retejo | |
| ||
| ||
La Universitato de Vroclavo (UWr; pole Uniwersytet Wrocławski; germane Universität Breslau; latine Universitas Wratislaviensis) estas publika esplora universitato situa en Vroclavo, Pollando. La Universitato de Vroclavo estis fondita en 1945, anstataŭante la antaŭan Germanan Universitaton de Breslau. Post la teritoria ŝanĝo de Pollandaj limoj, la scienculoj el eksa Universitato de Johano Kazimiro en Lvovo (pole: Uniwersytet Jana Kazimierza we Lwowie) restarigis la konstruaĵon de universitato, kiu estas forte damaĝita dum la sieĝo de Breslau en 1945. Nuntempe ĝi estas unu el la plej elstaraj edukaj institucioj en la regiono.[1][2]
La Universitato estas nune la plej granda en Malsuprasilezia Provinco kun ĉirkaŭ 100 000 gradiĝintoj ekde 1945 inklude ĉirkaŭ 1 900 esploristoj inter kiuj multaj ricevis la plej altajn premiojn pro siaj kontribuoj al la dosvolvigo de la sciencaj fakoj.[3] La Universitato de Vroclavo estas fama pro sia relative alta kvalito de instruado, kio metis ĝin en la 44a rangon de QS University Rankings: EECA 2016,[4] kaj situas en la sama kampuso kiel la iama Universitato de Breslau, kiu produktis 9 Nobel-premiitojn,[5] inter kiuj Reinhard Selten, Nobel-premiito pri ekonomiko, esperantisto.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
- La barokstila Aŭlo Leopoldina en la ĉefa universitata konstruaĵo
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Małgorzata Porada (27a de Julio, 2009). "Od jezuickiej Leopoldiny do polskiego Uniwersytetu Wrocławskiego (El Jezuita Leopoldina al Pola Universitato de Wrocław)". Arkivigite je 2017-06-15 per la retarkivo Wayback Machine O nas (pri ni) (Pole). Uniwersytet Wrocławski. Alirita la 27an de Aŭgusto, 2012.
- ↑ T. Kulak, M. Pater, W. Wrzesiński, Historia Uniwersytetu Wrocławskiego 1702-2002, Wrocław 2002"
- ↑ Małgorzata Porada (27a de Julio, 2009).
- ↑ "Russian Universities Lead 2016 Rankings for EECA Region". 10-a de junio 2016. Alirita la 17-an de aprilo 2017.
- ↑ "University of Wrocław - University of Wrocław". Alirita la 17-an de aprilo 2017.