Hamburga universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hamburga universitato
Universität Hamburg
UHH-Logo 2010 Farbe CMYK.svg
Informoj
fondodato 1919
speco ŝtata
jara budĝeto 431 milionoj da Eŭroj je ŝtata buĝeto plus 164 milionoj da Eŭroj el subvencioj de entreprenoj kaj privataj fondaĵoj (2013/14)
Situo
urbo Hamburgo, Germanio
Estraro
gvidanto prezidanto Dieter Lenzen
Nombroj
nombro de studentoj 41 760 (vintra semestro 2013/14 - kun la medicinaj studantoj de la universitata klinikaro)[1]
nombro de kunlaborantoj 10 541 (2013/14, el ili 6 458 en la universitata klinikaro)
el tio profesoroj 658 (el ili 107 en medicino)
Diversaĵoj
retejo www.uni-hamburg.de
v  d  r
Information icon.svg

La Hamburga universitatoUniversitato de Hamburgo - germane Universität Hamburg - estas la universitato en la urbo Hamburgo en norda Germanio. Ĝi fondiĝis en 1919, kaj rapide fariĝis unu el la plej grandaj universitatoj de norda Germanio. En la vintra semestro 2013/14 la universitato havis iom pli ol 41 000 studentojn.

La esperantisto kaj ekonomikisto Werner Bormann ofte prelegis en la universitato, kaj inter la esperantistaj studantoj menciindas inter alie la beninano Jean Codjo.

Inter aliaj docentoj kaj doktoriĝintoj de la universitato, pri kiuj jam ekzistas propraj vikipediaj artikoloj, mencieblas la psikologoj William Stern, kunfondinto de la universitato, kaj Friedemann Schulz von Thun, la astronomoj Jürgen Stock kaj Rudolph Minkowski, la arthistoriisto Erwin Panofsky aŭ la socisciencisto Bassam Tibi.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. jara raporto 2013 de la Hamburga universitato, publikigita en marto 2014, p. 3 (konsultita la 23-an de februaro 2015)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la universitata ĉefkonstruaĵo