Beata Szydło
Beata Maria Szydło | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefministro de Pollando | |||||
Persona informo | |||||
Beata Szydło | |||||
Naskonomo | Beata Maria Kusińska | ||||
Naskiĝo | la 15-an de aprilo 1963 en Osviecimo, Pollando | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato Varsovia Lernejo de Ekonomiko Universitato Ekonomika de Krakovo vd | ||||
Partio | Rajto kaj Justeco (ekde 2005) | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Edward Szydło (en) (1987–) vd | ||||
Infanoj | Tymoteusz Szydło (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | etnografino | ||||
Aktiva en | Varsovio vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Pollando | |||||
Dum | ekde la 16-a de novembro 2015 ĝis la 11-a de decembro 2017 | ||||
Antaŭulo | Ewa Kopacz | ||||
Sekvanto | Mateusz Morawiecki | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Beata Maria SZYDŁO [ŝidŭo] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1963 en Osviecimo) estas pola politikistino, estis 2015–2017 ĉefministro de Pollando. Ŝi estas vicprezidantino de la Rajto kaj Justeco. Ŝi estas tria virina ĉefministro de Pollando. Homo de la Jaro 2017 en Ekonomia Forumo de Krynica.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Beata Szydło naskiĝis en Oświęcim kaj kreskis proksime Brzeszcze en Przecieszyn. Ŝia patro estis ministo. Ŝi finis Jagelonan Universitato en Krakovo en 1989 kiel etnografino. Ŝi finis postdiplomajn studojn en la krakova Ekonomika Akademio[1]. Ekde 1987 ĝis 1995 laboris kiel asistantino en la Historia Muzeo de Krakovo, tiam en Kultura Centro en Libiąż. En 1997-1998 ŝi estis la direktorino de Kultura Centro en Brzeszcze.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis urbestrino de Brzeszcze en 1998- 2005. En la 25- an de septembro 2005 ŝi estis elektita al la Sejmo en distrikto de Chrzanów, kiel kandidatino de la Rajto kaj Justeco. 24-an de julio 2010 estis vicprezidantino de la politika partio. Ŝi estis parlamentanino de 5-a, 6-a, 7-a de Sejmoficperiodo. Ekde 2011 ŝi estas vicprezidantino de la Komisiono pri la Publikaj Financoj. Ŝi gvidis du sukcesajn kampanjojn en la prezidentaj kaj parlamentaj balotadoj de 2015. De la 25-a de oktobro 2015 ŝi estas ankaŭ parlamentanino de 8-a oficperiodo de Pola Sejmo.
En 20-an de junio 2015 kongreso de Rajto kaj Justeco nomumis Beata Szydło kiel kandidato por ĉefministro en la Balotado 2015. En 13-an de novembro 2015 Prezidento de Pollando Andrzej Duda konfidis al Beata Szydło la funkcion de la Ĉefministro de Pollando[2]. En 16-an de novembro 2015 ŝi estis la establita ĉefministro kaj ĵurigita.
Registaro de Beata Szydło
[redakti | redakti fonton]- Vic-ĉefministro Mateusz Morawiecki
- Ministerio pri Edukado: Anna Zalewska
- Ministerio pri Nacia Defendado Antoni Macierewicz
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]Beata Szydło estas edzino de Edward Szydło. Ili havas du filojn: Tymoteusz kaj Błażej.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova pola registaro - aktualaĵoj de la Pola Retradio el elsendo 10.11.2015 / http://pola-retradio.org/novajoj-2/
- ↑ Politika situacio en Pollando - aktualaĵoj de la Pola Retradio el elsendo 13.11.2015 | http://pola-retradio.org/novajoj-2/
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Privata retpaĝo Arkivigite je 2018-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉefministra retpaĝo