Robert Fico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Fico
Persona informo
Robert Fico
Naskiĝo 15-a de septembro 1964
en en Topoľčany
Religio katolikismo vd
Lingvoj slovaka vd
Ŝtataneco Slovakio vd
Alma mater Fakultato de Juro, Universitato Komenio en Bratislavo vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Robert Fico
Familio
Edz(in)o Svetlana Ficová vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloBratislavo vd
ĉefministro de Slovakio
Dum julio 2006 – julio 2010
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert FICO (naskiĝis la 15-an de septembro 1964 en Topoľčany) estas slovaka juristo kaj politikisto. Li estas membro de la socialdemokratia politika partio "SMER — sociálna demokracia" (en Esperanto "Direkto — socialdemokratio") kaj estas ties prezidanto. Li estis ĉefministro de Slovakio en 2006–2010, 2012–2018 kaj okupis la postenon denove la 25-an de oktobro 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1986 li iĝis membro de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, en 1999 establis propran partion "Kurso — al sociala demokratio" (Smer) kaj jam en 2006 gajnis la baloton. Li malgajnis en 2010 al dekstracentrismaj konkurantoj, sed jam en 2012 denove venkis kaj duan fojon iĝis ĉefministro. En 2016 Robert Fico aktive ekspluatis kontraŭenmigrintan humoron kaj venkis trian fojon.

Li estis devigita eksiĝi en 2018 pro skandalo, kaŭzita de murdo de ĵurnalisto Ján Kuciak kaj lia fianĉino Martina Kušnírová, plenumita de dungita murdisto. La murdito estis esploranta korupton en la reganta slovaka elito, do lia murdo sekvigis amasajn protestojn kaj demisiojn. En 2020 Smer malgajnis la baloton, parto de la membroj splitis kaj formis novan partion "Voĉo — sociala demokratio" subestre de Peter Pellegrini, eksa vic-ĉeministro, okupinta la ĉefministran postenon post demisio de Robert Fico en 2018.

Dum la kronvirusa pandemio Robert Fico aktive oponis la vakcinadon, maskojn kaj kvarantenon, kio denove altigis lian popularecon.

La 30-an de septembro 2023 lia partio Smer ganis la parlamentan baloton, ricevinte 22,95% de la voĉoj.

Politikaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Interna politiko[redakti | redakti fonton]

Fico gvidas registaran koalicion de sia partio kun la partioj "Popola Partio – Movado por demokratia Slovakio" (slovake Ľudová strana - Hnutie za demokratické Slovensko, mallonge ĽS-HZDS) kaj la naciisma "Slovakia Nacia Partio" (slovake Slovenská národná strana, SNS). Pro la kunlaboro kun la partio SNS la membreco de la socialdemokratia partio SMER en la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj estis dumtempe frostigita en 2006. Post asembleaj balotoj en marto 2012, Robert Fico denove estiĝis registarestro de registaro kreata de unu nura politika partio "SMER — sociálna demokracia". Robert Fico konsideriĝas maldekstra liberalulo. Ekde lia ekofico kiel ĉefministro li inter 2006 kaj 2009 regule pintis en la enketoj pri populareco de slovakaj politikistoj.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Dum lia unua ĉefministra ofico en 2009 li okazis energetika krizo, ĉar la 7-an de januaro 2009 post longaj disputoj kun Rusio pri kondiĉoj de liverado de rusia gaso al Ukrainio kaj kostoj de ĝia transito, Rusio haltigis la transiton al Eŭropo, seniginte Slovakion je la fuelo vintromeze. Slovakio, kies fabrikoj neeviteble haltis, estis perdanta pro tio po 100 milionojn da eŭroj tage, do Fico urĝe alvokis ukrainan ĉefministron Julija Timoŝenko kaj rusian prezidanton Vladimir Putin fini la krizon.

La 14-an de januaro li flugis kun slovakia delegacio al Kievo. Sed ukraina ĉefministro unue devigis la slovakojn atendi tri horojn, poste venigis al la renkontiĝo ĵurnalistojn kaj antaŭ iliaj kameraoj ŝi dum 20 minutoj skoldis la slovakan ŝtatestron pro lia "porrusia pozicio" en la gasa disputo. "Tio estis absolute malagrabla situacio. Fico estis ruĝa pro kolero. Tio estis katastrofo. Li estis humiligita" rememoris unu el slovakaj registaranoj. Samtage Fico flugis al Moskvo, kie li estis solene akceptita de Putin en la halo de Sankta Georgo en la Granda Palaco de Kremlo. "Li certe memoras kio okazis en 2009" diris en 2023 la eksa slovaka ministro pri eksteraj aferoj Miroslav Wlachovský. La transito estis restarigita nur la 20-an de januaro surbaze de interkonsento de Timoŝenko kaj Putin.

En aŭgusto 2023 dum antaŭbalota manifestacio Robert Fico promesis ke kaze de lia venko li ĉesigos liveradon de armiloj al Ukrainio, kiu "eĉ ne unu kartoĉon ricevos". Li deklaris ke "la milito en Ukrainio komenciĝis ne antaŭ unu jaro, ĝi komenciĝis en 2014 kiam ukrainaj nazioj kaj faŝistoj komencis murdi rusiajn civitanojn en Donbaso kaj Lugansko". Li ankaŭ esprimis sian admiron je Sovetunio kiu liberigis "ĉeĥajn kaj slovakajn terojn de la Nazia Germanio". Li promesis ke lia partio "estos rememoranta ĉiun tagon, ĉiun horon, ĉiun sekundon la nediskuteblan venkon de la Ruĝa Armeo" kaj diris: "Je dio, ili liberigis nin, ni devas montri iom da estimo!" Li apelaciis ankaŭ al pli universala historia memoro: "Ni devas diri al la tuta mondo ke libereco venis de Oriento, la milito ĉiam venas de la Okcidento".

Citaĵo
 Kion ni vidas estas peranta milito de Usono kontraŭ Rusio sur la ukraina teritorio. La afero ne rilatas al Rusio kaj demokratio. Ĝi rilatas al Rusio protektanta sian kulturan, nacian identecon kontraŭ tiu ĉi liberala manio de la Okcidento. 
— Robert Fico

La 26-an de oktobro 2023, jam post sia enoficiĝo, Fico diris ke lia lando ne plu liveros armilojn al Ukrainio. Li klarigis ke plua armado de Kievo ne havas sencon, ĉar promesoj de ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij venki Rusion estas nerealismaj kaj la konflikto neeviteble solviĝos ne milite, sed per intertraktoj de Rusio kaj Usono, en kiuj opinio de la ukraina flanko ludos neniun rolon.

Citaĵo
 Mi subtenas la plej rapidan ĉesigon de la militado kaj mi ne interesiĝas laŭ kiu plano tio efektiviĝos. Mi ne scias, sed la plano de Zelenskij estas nerealisma. Li opinias ke la rusoj foriros el Donecko, Lugansko aŭ Krimeo. Tio estas nerealisma! La celo de tiu ĉi plano estas longigi la militadon. La intertraktoj dependas de la rusoj kaj usonanoj. Vi scias ke ukrainoj ludas neniun rolon je tio. Pri kio interkonsentos la rusoj kaj usonanoj, tio validos. 
— Robert Fico

Li ankaŭ diris ke li kontraŭos ĉiujn ajn sankciojn kontraŭ Rusio se ili damaĝos interesojn de Slovakio. La saman pozicion li esprimis sekvan tagon dum EU-pintokunveno en Bruselo, aldoninte ke ekde nun Slovakio havos tie propran voĉon. Li ankaŭ kontraŭis asignon de pliaj 50 miliardoj da eŭroj al Ukrainio en 2024-2027, argumentinte ke ĝi estas inter la plej koruptitaj ŝtatoj en la mondo.

Antaŭe:ĉefministro de SlovakioPoste:
Mikuláš Dzurinda2006–2010Iveta Radičová

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]