Ĉefministro de Slovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefministro de Slovakio
predseda vlády Slovenskej republiky
emblemo
flago
Robert Fico
Robert Fico
publika posteno
premiero
Komenco 2-a de januaro 1969 vd
Lando(j) SlovakioĈeĥoslovakio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĉefministro de la Slovaka Respubliko (slovake Predseda vladí Slovenskej republiky) estas la registarestro en Slovakio. Oficiale, tio estas la tria ranga konstitucia pozicio (post la prezidanto kaj la prezidanto de la parlamento), sed praktike ĝi estas la gvida politika pozicio en la lando.Depost la sendependiĝo de Slovakio en 1993, 9 politikistoj servas kiel ĉefministroj, nuntempe tenita de Ludwit Odor.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ofico de la Ĉeĥoslovaka Ĉefministro estis fondita en 1969 ŝanĝante la konstitucion de la Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko dum luktoj por sovetia kontrolo de la lando, periodo konata kiel la Praga Printempo. Kun la sendependiĝo de Slovakio en 1993, la ofico de la Slovaka Ĉefministro estis fondita kaj ekde tiam 9 ĉefministroj deĵoris en ĝi.

Ĉar Slovakio estas parlamenta demokratio, la Ĉefministro ankaŭ respondecas pri la laboro de la Nacia Konsilio de la Slovaka Respubliko. La slovaka konstitucio deklaras ke la ĉefministro bezonas la fidon de la parlamento dum sia oficperiodo. Kiam ĉefministro perdas la fidon de la Parlamento, la prezidanto devas eksigi la ĉefministron kaj nomumi novan ĉefministron aŭ lasi lin kun limigitaj potencoj ĝis decido pri nova ĉefministro estas farita. Krome, ne la ĉefministro nomumas la ministrojn de sia registaro sed la prezidanto, kvankam tio estas sufiĉe oficiala paŝo kaj la ĉefministro estas tiu, kiu fakte rekomendas al la prezidanto kiun nomumi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]