Saltu al enhavo

Joseph Muscat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Muscat
Persona informo
Joseph Muscat
Naskiĝo 22-an de januaro 1974
en La-Valeto
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj malta vd
Ŝtataneco Malto Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Malto
Universitato de Bristol
St Aloysius' College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Laborista Partio
Familio
Edz(in)o Michelle Tanti
Profesio
Okupo politikisto ĵurnalisto ĉefministro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Malto Strasburgo Bruselo vd
En TTT josephmuscat.com
ĉefministro de Malto
Dum 20132020
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph MUSCAT (naskiĝis la 22-an de januaro 1974) estas malta politikisto, kiu servis kiel la ĉefministro de Malto de 2013 ĝis 2020. Li prenis la postenon je la 10-a de marto 2013 post elektado en kiu li venkis Lawrence Gonzi'n.

Muscat naskiĝis en Tal-Pietà, proksime de La-Valeto, Malto, kaj studis ĉe la Universitato de Malto. Li laboris kiel ĵurnalisto por Super One Radio kaj Super One TV dum la 1990-aj jaroj. Li estis redaktisto de la retejo http://www.maltastar.com Arkivigite je 2014-01-03 per la retarkivo Wayback Machine de 2001 ĝis 2004, kaj li kontribuis al la gazetoj L-Orizzont kaj The Times.

Li elektiĝis kiel Eŭropa parlamentano en 2004, en 2007 gajnis Ph.D. je administradoscienco ĉe la Universitato de Bristolo, kaj demisiis el la Eŭropa Parlamento en 2008 por eniri la Maltan parlamenton. Kadre de tio li iĝis la ĉefo de la Malta Laborista Partio je la 6-a de junio 2008, kaj gvidanto de opozicio de la 1-a de oktobro 2008 ĝis la 10-a de marto 2013, kiam li transiris al la registaro por iĝi ĉefministro de Malto.

La 1-an de decembro 2019 li anoncis baldaŭ demisii post revelacioj kadre de la enketo pri la murdo de la kontraŭkorupta ĵurnalisto Daphne Caruana Galizia.

Li havas edzinon kaj du filinojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Ĉefministro de MaltoPoste:
Lawrence Gonzi20132020Robert Abela