La-Valeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La-Valeto
malte: il-Belt Valletta
urbo
Valletta skyline.jpg
La-Valeto
Flag of Valletta.png
Flago
Valletta coa.svg
Blazono
Oficiala nomo: Humilissima Civitas Valletta
Moto: Città Umilissima
Lando Flago de Malto  Malto
Insulo Malto
Regiono Regiono Malta Majjistral
Parto de Mediteraneo
Situo La-Valeto
 - koordinatoj 35°53′52″N 14°30′45″E  /  35.89778°N, 14.5125°O / 35.89778; 14.5125 (La-Valeto)
Areo 0,8 km² (80 ha)
Loĝantaro 6 098 (2008)
Denseco 7 622,5 loĝ./km²
Ĝardeno Ĝardenoj Upper Barrakka
Fondita 28-a de marto 1566
 - fondinto Jean Parisot de la Valette
Horzono UTC (UTC+1)
Poŝtkodo VLT
Telefona antaŭkodo +356
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo City of Valletta
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1980 (#4)
Numero 131
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, vi
Situo enkadre de Malto
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Malto
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Valletta
Retpaĝo: www.cityofvalletta.org
Monda heredaĵo de UNESKO

La-Valeto (malte: La Valletta) estas la ĉefurbo de Malto kaj situas sur duoninsulo de la insulo Malto. Ĝi havis 6098 loĝantojn je decembro 2008. En la malta lingvo oni konas ĝin kiel il-Belt (la urbo).

La-Valeto
Urbaj remparoj

Fondita en 1566 ĝia nomo devenas de Jean de la Vallette, grandmajstro de la Malta Ordeno, kiu ekkonstruis la ĉefan preĝejon de la insulo.

En La Valeto troviĝas gravaj konstruaĵoj kiel la parlamentejo de Malto aŭ la Belarta Nacia Muzeo (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO). Iom post iom ĝia loĝantaro malkreskis, dum kreskis la loĝantaro de aliaj maltaj urboj kiel Birkirkara, malgraŭ tiu fakto La Valeto estas daŭre la ekonomia centro de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas sur la insulo de Malto kaj do partoprenas sian historion kun la insulo.

Tuj post la fino de la sieĝo de Malto en 1565, la Ordeno decidis fondi novan urbon sur la duoninsulo Xiberras por fortigi sian pozicion en Malto kaj alligi la Kavalirojn al la insulo. La fondŝtonon metis la Grandmajstro de la Ordeno, Jean Parisot de la Valette, la 28-an de marto 1566. La unua konstruaĵo estis la Preĝejo de Nia Sinjorino de Venkoj.

En sia libro Dell'Istoria della Sacra Religione et Illustrissima Militia di San Giovanni Gierosolimitano (eo: La Historio de la Religio Sankta kaj la Milico Glora de Sankta Johano de Jerusalemo), verkita inter 1594 kaj 1602, Giacomo Bosio skribis ke kiam oni la angulŝtonon metis, grupo de olduloj diris "Iegi zimen en fel wardia col sceber raba iesue uquie!" (moderne: "Jiġi żmien li fil-Wardija [l-Għolja Sciberras] kull xiber raba’ jiswa uqija!") ke signifas "Tempo venos kiam ĉiu peco da tero de la Monteto de Sciberras valoros sian pezon da oro."

Grandmajstro La Valette mortis la 21-an de aŭgusto 1568 en aĝo de 74 jaroj, kaj neniam vidis la finon de la konstruado de sia urbo. Komence entombiĝis li en la Preĝejo de Nia Sinjorino de Venkoj, tamen liaj restoj troviĝas nuntempe en la Kunkatredalo de Sankta Johano, inter la tomboj de aliaj grandmajstroj de la Kavaliroj de Malto.

Francesco Laparelli estis la urbplanisto ĉefa kaj lia plano diferencis multe de la mezepoka malta arkitekuro kun malregulaj serpentumantaj vojetoj. Li desegnis la novan urbon sur rektangula krado, sen collacchio (areo nur por la konstruaĵoj gravaj). La vojojn li desegnis larĝaj kaj rektaj, komenciĝantaj centre ĉe la Urbpordego kaj finiĝantaj ĉe la Fuorto de Sankta Elmo, kiu supervidas la maron ĉe altaĵo de 47 metroj. La malta arkitekto Gerolamo Cassar desegnis kelkajn konstruaĵojn.

Post la foriro de la Kavaliroj kaj la franca okupacio mallonga, la konstruado rekomenciĝis je brita regado. Oni larĝigis pordegojn kaj novajn domojn, malkonstruis kaj rekonstruis multe.

Aeratakoj naziaj kaj faŝistaj dum la Dua Mondmilito kaŭzis grandan detruadon. La Operejo apud la eniro de la urbo ruinas ankoraŭ.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La duoninsulo de Valeto havas du naturajn havenojn, Marsamxett kaj la Grandiozan Havenon. La Grandioza Haveno estas la pli grava, kun kajoj ĉe Marsa. Ekskursoŝipa terminalo situas ĉe la digo malnova de la Akvorando kiun konstruis Grandmajstro Manuel Pinto de Fonseca.

La Valeto havas mediteranean klimaton kun varmegaj, sekaj someroj kaj mildaj, malsekaj vintroj. La temperaturojn moderigas la proksimeco al la maro. Averaĝaj altaj temperaturoj varias de proksimume 15 °C (59 °F) en januaro ĝis proksimume 30 °C (86 °F) en aŭgusto, kaj averaĝaj malaltaj temperaturoj varias de proksimume 10 °C (50 °F) en januaro ĝis 22 °C (72 °F) en aŭgusto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vojoj kaj placoj de La Valeto enhavas arkitekturon kiu varias de la frua 16-a jarcento ĝis la modernismo. La grandurbo estas la ĉefa kulturcentro de la insulo kaj ĝia unika kolekto de preĝejoj, palacoj, kaj muzeoj allogas vizitantojn de la tuta mondo.

Kiam Benjamin Disraeli, ĉefministro brita en la 1870-aj jaroj, vizitis la urbon en 1830, li ĝin priskribas kiel "grandurbon de palacoj konstruita per ĝentlemanoj por ĝentlemanoj" kaj rimarkigis ke "La Valeto egalas, se ne superas, ajnan ĉefurbon de Eŭropo." En aliaj leteroj li ĝin deklaris "komparebla al VenecoKadizo" kaj "plena da palacoj kiuj admirindus el Palladio."

La listo de konstruaĵoj de graveco historia inkluzivas la Kunkatredralon de Sankta Johano, kiu antaŭe nomiĝis la Preĝejo Magisteria de la Kavaliroj de Malto. Ĝi havas la pentraĵon plej grandan (kaj unike subskriban) de Michelangelo Merisi da Caravaggio. La Auberge de Castille et Leon, ekse la stabejo de la maltaj Kavaliroj de la Langue de Kastilio, Leono, kaj Portugalio, estas nuntempe la oficejo de la Ĉefministro de Malto. La Palaco Magisteria, konstruita inter 1571 kaj 1574, kaj ekse la sidloko de la Grandmajstro, enhavas nun la parlamenton maltan kaj la oficejon de la Prezidento de Malto.

La Nacia Muzeo de Belartoj estas rokoka palaco kiu datiĝas je la malfruaj 1570-aj jaroj kaj ekde 1789 domis la britan Ĉefkomandanton de la Ŝiparo Mediteranea. La Teatro de Manoel (malte: Teatru Manwel) konstruiĝis en 1731, post nur dek monatoj, per ordono de Grandmajstro Antonio Manoel de Vilhena; ĝi estas unu el la plej malnovaj teatroj funkciaj en Eŭropo. La Mediteranea Kongresejo, ekse la Sacra Infermeria, konstruita en 1574, estis fama malsanejo dum la Renesanco. La fortikaĵoj havenaj, konstruitaj per la Kavaliroj kiel grandioza aro de bastionoj, duonbastionoj, ravelinoj kaj kurtinoj, altiĝas proksimume 100 metroj kaj aldonas al la unika arkitekturo de la urbo.

Publika domaro situas interne de la muroj urbaj. Komence la Ordeno planis konstrui ankrejon artaĵan por sia mararmeo, sed ĉi tiu Manderaggio (malte: il-Mandraġġ) neniam kompletis, kaj la areo iĝis amaso de konstruaĵoj kun mallumaj vojetoj. En la 1950-aj jaroj, oni malkonstruis la Manderaggio-n kaj ĝin rekonstruis kiel domaro.

Esperanto vivo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Malto.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]