Universitato de Bristolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Bristolo
Universitas Bristolliensis
University of Bristol
University of Bristol.jpg
Informoj
fondodato 1769
speco publika universitato
Situo
Geografia situo 51° 27′ 23″ N, 2° 36′ 16″ U (mapo)51.456388888889-2.6044444444444Koordinatoj: 51° 27′ 23″ N, 2° 36′ 16″ U (mapo)
urbo Bristolo, Britio
lando Unuiĝinta Reĝlando
Estraro
gvidanto kanceliero Paul Nurse
Nombroj
nombro de studentoj 23 590 (2016/17)
nombro de kunlaborantoj 6 199 (2016/17)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Universitato de Bristolo
Universitas Bristolliensis
University of Bristol
Information icon.svg
vdr

La Universitato de Bristolo (latine Universitas Bristolliensis, angle University of Bristol) estas la universitato en la urbo Bristolo de Britio. Ĝi ricevis sian reĝan ĉarton en 1909, kvankam ĝi povas spuri siajn radikojn al lernejo de komercistoj-entreprenistoj fondita en 1595 kaj universitata kolegio, kiu ekzistis ekde 1876. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

la universitata turo Wills

La universitato estas organizata en ses akademiajn fakultatojn kunmetitajn de multnombraj lernejoj kaj fakoj aranĝantaj pli ol 200 bakalaŭrajn kursojn, plejparte en la Tyndalls Park-areo de la urbo. Ĝi estas la plej granda sendependa dunganto en Bristol.

La aktualaj akademiuloj inkluzivas 21 anojn de la Akademio de Medicinaj Sciencoj, 13 anojn de la Brita Akademio, 13 anojn de la Reĝa Akademio de Inĝenierio kaj 44 anojn de la Reĝa Societo. La universitato estis asociita kun 13 Nobel-premiitoj tra sia historio, inkluzive de Paul Dirac, Sir William Ramsay, Cecil Frank Powell, Sir Winston Churchill, Dorothy Hodgkin, Hans Albrecht Bethe, Max Delbrück, Gerhard Herzberg, Sir Nevill Francis Mott, Sir Paul Nurse, Harold Pinter, Jean-Marie Gustave Le Clézio kaj plej lastatempe, Angus Deaton, Nobel-premiito pri ekonomiko de 2015.

la muzika altlernejo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]