Saltu al enhavo

Viorica Dăncilă

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viorica Dăncilă
rumana politikistino
Persona informo
Viorica Dăncilă
Naskonomo Vasilica-Rodica Nica
Naskiĝo 16-an de decembro 1963 (1963-12-16) (62-jaraĝa)
en Roșiorii de Vede
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Oil & Gas University of Ploiești (en) Traduki
National School of Political and Administrative Studies (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partidul Național Conservator Român (mul) Traduki (2024–)
Nation People Together (en) Traduki (2022–2024)
Partio Socialdemokratia (–2022) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto • inĝeniero • mezlerneja instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Vasilica-Viorica DĂNCILĂ (naskiĝis la 16-an de decembro 1963 en Roşiorii de Vede en Rumanio) estas rumana politikisto de la Socialdemokrata Partio. Ŝi estis ĉefministro de la lando de januaro 2018 ĝis novembro 2019 [1][2].

Ŝi estis la unua virino en la historio de Rumanio kiu funkciis kiel ĉefministro. Dăncilă estis elektita kiel la tria ĉefministro de Rumanio en periodo de unu jaro. Ŝiaj du antaŭuloj en ĉi tiu posteno estis forigitaj pro konfliktoj kun la gvidanto de la Socialdemokrata Partio, Liviu Dragnea. Post la kondamno kaj malliberigo de Dragnea en majo 2019 pro malobservo de fido, Dăncilă, kiu komence provizore sukcedis lin, estis elektita kiel prezidanto de la Sociala Partio - Demokrata [3].

Viorica Dăncilă estas diplomiĝinto de Institutul de Petrol și Gaze en Ploiești (1983-1988) kaj studis de 2003 ĝis 2006 ĉe Școala Națională de Studii Politice și Administrative en Bukareŝto, kie ŝi akiris magistrecon en eŭropa ŝtatadministrado. Ŝi laboris kiel instruisto en supera mezlernejo kaj en la petrolo kaj gasindustrio ĝis kiam ŝi iĝis EU-politikisto [4].

Politika kariero

[redakti | redakti fonton]

Dăncilă iĝis membro de la Socialdemokrata Partio en 1996. Ŝi estis membro de la municipa konsilio en Videle kaj la distrikta konsilantaro en Teleorman antaŭ iĝi membro de la Eŭropa Parlamento en 2009. En la Eŭropa Parlamento, Dăncilă sidis en la grupo por la Progresema Unio de Socialdemokratoj. En la Socialdemokrata Partio, ŝi aktivis en la virina organizo kaj en 2005 estis elektita al la centra partigvidado [5].

Ĉefministro: La 29an de januaro 2018, Viorica Dăncilă estis elektita kiel ĉefministro fare de la Parlamento de Rumanio, cetere post internaj disputoj ene de sia propra partio. Ŝi sukcedis Mihai Tudose, kiu eksiĝis post konflikto kun la partiestro Liviu Dragnea. Dăncilă estis konsiderita proksima aliancano de Dragnea. En 2017, Dăncilă defendis ŝanĝojn al koruptleĝaro kiun kritikistoj kredis malfaciligus procesi pri altnivela korupto.

En oktobro 2019, mocio de malfido kontraŭ ŝia registaro gajnis plimulton en la parlamento. La ​​4an de novembro 2019, ŝi estis sukcedita kiel ĉefministro de Ludovic Orban.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]