Liviu Dragnea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Liviu Dragnea
Conferinta de presa la sediul PSD Arad - 22.05 (3) (14279137510) (cropped).jpg
Personaj informoj
Naskonomo Liviu Nicolae Dragnea
Naskiĝo 28-an de oktobro 1962 (1962-10-28) (56-jara)
en Gratia
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Nacia Defenda Universitato "Karolo la 1-a" • Universitato Politeknika de Bukareŝto • Bukareŝta Akademio pri Ekonomiaj Studoj
Profesio inĝeniero, politikisto
Oficiala retejo http://www.psd.ro/oameni/nicolae-liviu-dragnea
Lingvoj rumana lingvo
Familianoj
Edz(in)o Bombonica Dragnea
Infanoj 2
v  d  r
Information icon.svg

Liviu Nicolae Dragnea (prononco [livju nikoˈla.e ˈdraɡne̯a]; naskita la 28-an de oktobro 1962 en Gratia, distrikto Teleorman) estas inĝeniero kaj politikisto en Rumanio. Komencante sian karieron en la Demokratia Liberala Partio (Partidul Democrat-Liberal, PDL), li en 2000 aliĝis al la Partio de Socialdemokratismo (Partidul Social Democrat, PSD), kaj fine en 2015 fariĝis ĝia gvidanto. Post teni plurajn postenojn kiel ministro, li retiriĝis el la registaro de Rumanio post kondamno en kazo implikanta balotfraŭdon, por kiu li ricevis dujaran suspenditan punon en aprilo 2016.

En decembro 2016, post leĝdonaj balotadoj de tiu jaro], li fariĝis prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj de Rumanio.

En majo 2019, li estis juĝita pro aranĝo de ŝtata pago por du falsaj laboroj de du sampartianoj. Samtempe, lia periodo en la Ĉambro de Deputitoj finiĝis.