Distrikto Teleorman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Teleorman
distrikto
Ĉefurbo Alexandria (Rumanio)
Regiono rumania Valaĥio
mallonge TR
Telefono +40×47...
Areo
 
5 790 km²
(19-a rango)
Loĝantaro 323 544
(stato de 2021, 23-a rango)
Loĝdenso 56/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Teleorman estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. En ĝi situas la plej suda punkto en la lando: 43° 37′ 07″ N 25° 23′ 32″ O / 43.61861 °N, 25.39222 °O / 43.61861; 25.39222 (mapo), sude de Zimnicea. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 323 544 loĝantoj sur areo de 5 790 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km².

La nomo de la distrikto estas de kumana origino kaj signifas "freneza arbaro". De la arbaro restas ankoraŭ la plej malnova kverko en Rumanio, en vilaĝo Plopi, norde en la distrikto.

Najbaroj: oriente: distrikto Giurgiu; sude: Bulgario (provincoj Veliko Tarnovo kaj Pleven); okcidente: distrikto Olt; norde distriktoj Argeș kaj Dâmbovița.

Urboj en distrikto Teleorman[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]