Distrikto Dâmbovița
Aspekto
| Distrikto Dâmbovița | |
|---|---|
| |
| distrikto | |
| Ĉefurbo | Târgoviște |
| Regiono | Valaĥio |
| mallonge | DB |
| Telefono | +40×45... |
| Areo |
4 054 km² (37-a rango) |
| Loĝantaro | 479 404 (stato de 2021, 15-a rango) |
| Loĝdenso | 118/km² |
| La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Dâmbovița [dımbovica] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Târgoviște. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 479 404 loĝantoj sur areo de 4 054 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 118 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distrikto Prahova; sud-oriente: distrikto Ilfov; sude: distriktoj Giurgiu kaj Teleorman; okcidente: distrikto Argeș; norde: distrikto Brașov.
Dâmbovița havas areon de 4.054 km², tio estas 1,7 % de la areo de Rumanio. Ĝia plej alta loko estas pinto Omu en la montaro Bucegi, kun alto de 2.505 metroj; la plej malalta loko estas en la ebenaĵo Câmpia Titu kun 120–125 metroj. La distrikto konsistas el 2 municipoj, 5 urboj kaj 81 komunumoj kun 361 vilaĝoj.
Listo de la urboj en distrikto Dâmbovița
[redakti | redakti fonton]- Fieni
- Găești
- Moreni
- Pucioasa
- Răcari
- Târgoviște
- Titu
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Konsilia retejo
- prefekteja retejo Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine

