Saltu al enhavo

Distrikto Sălaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Sălaj
distrikto
Ĉefurbo Zalău
Regiono Transilvanio
mallonge SJ
Telefono +40×60...
Areo
 
3 864 km²
(38-a rango)
Loĝantaro 212 224
(stato de 2021, 40-a rango)
Loĝdenso 55/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Sălaj [səlaĵ] estas distrikto (rumane județ) en la nord-okcidenta Rumanio, en Transilvanio. Ĝia ĉefurbo estas Zalău. La administra unuo, kiu jam sub la nomo departemento Szilágy ekzistis en la epoko de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario, kiam la teritorio apartenis al la Hungara reĝlando, kaj sekve pludaŭris relative senŝanĝe tra ĉiuj regadoj de la 20-a jarcento, rumane nomatas Județul Sălaj, hungare Szilágy megye, slovake Salašská župa kaj germane Kreis Zillenmarkt, kvankam en la germana la distrikta nomo simple referas al la ĉefurbo kaj en la aliaj lingvoj referas al loka rivero Sălaj/Szilágym kiu mem havas sian nomon de la latina vorto silva, "arbaro". Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 212 224 loĝantoj sur areo de 3 864 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km².

Najbaroj: sud-oriente: distrikto Cluj; okcidente: distrikto Bihor; nord-okcidente: distrikto Satu Mare; norde: distrikto Maramureș.

Urboj en distrikto Sălaj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]